Reginaldo Lopes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia Deputito Reginaldo Lopes (PT-MG).

Reginaldo Lázaro de Oliveira Lopes aŭ simple Reginaldo Lopes (Bom Sucesso, la 2-an de aprilo 1973) estas brazila politikisto, elektita kiel federacia deputito de la subŝtato Minas-Ĝerajso, unuafoje en 2002, agante ĉefe pri edukado kaj junularo. En 2012 li estis indikita kiel raportisto por la leĝo-projekto, kiu inkluzivas Esperanton en la brazila leĝaro kiel elekteblan lernobjekton.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Reginaldo Lázaro de Oliveira Lopes naskiĝis la 2-an de aprilo 1973, en Bom Sucesso, Minas-Ĝerajso, Brazilo, kiel la kvara filo de Sebastião Lopes kaj Dinaura Augusta de Oliveira Lopes, kamparanoj, en familio de sep gefratoj.

Li laboris kiel panisto de 1986 al 1990 kaj kiel vendisto de 1990 al 1992 en panvendejo de sia urbo. En 1993, la sama jaro, kiam li eniris la politikan brazilan Partion de la Laboristoj (en la portugala Partido dos Trabalhadores, PT), li ekstudis pri Ekonomiko en la Federacia Universitato de São João del Rei, fariĝinte ekonomikisto en 1998. De 1999 al 2001 li specialistiĝis pri Administrado en la sama universitato kaj en 2002 li elektiĝis unuafoje federacia deputito por sia subŝtato.

Kiel deputito, li agis ĉefe rilate al la junularo kaj edukado. En 2005 li estis omaĝita per la titolo "Deputito Amiko de Unesko" (Deputado Amigo da UNESCO, en la portugala) pro tia agado.

Li reelektiĝis por la periodo 2006-2009 kaj refoje por la periodo 2010-2013.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la 11-a de julio 2012 Reginaldo Lopes fariĝis raportisto de la Leĝo-Projekto PL 6162/2009 (Brazilo), kiu ŝanĝas la Leĝon n-ro 9.394, de la 20-a de decembro 1996 (Leĝo pri Direktoj kaj Bazoj de Edukado), por pritrakti la laŭelektan enirigon de la Esperanto-instruo en la landa mezlerneja sistemo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]