Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo ene de Germanio
Situo de la regiono ene de Germanio
kaj pli detale ene de Baden-Virtembergo
mapo de la regiono

La regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg - germane Region Schwarzwald-Baar-Heuberg - estas unu el 12 administraj regionoj en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝi troviĝas ene de la distriktaro Freiburg, en la sudokcidento de la federacia lando.

La regiono konsistas el la distriktoj

Administra centro estas la urbo Villingen-Schwenningen.

La teritorio kovras areon de 2 529,02 kvadrataj kilometroj. Fine de septembro 2005 en la regiono vivis 489 257 loĝantoj. La averaĝa loĝdenso de la teritorio do estas 193 loĝantoj po km².

Geografie la teritorio ampleksas la orientan parton de la suda duono el la mezalta montaro Nigra Arbaro, la altebenaĵon Baar kaj la monton Heuberg kaj ĉirkaŭaĵo en la okcidenta parto de la mezalta montaro Schwäbische Alb. Sude la regiono je malmultaj kilometroj limas al la svisa kantono Ŝafhaŭzo.

Plej gravaj urboj (germane Mittelzentren) de la regiono

Plej gravaj urboj (germane Mittelzentren) de la regiono estas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]