Regionhistoria muzeo Ellrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
eksa hospitalo (fone, nun muzeo) kaj eksa Hospitala kirko

La Regionhistoria muzeo Ellrich (germane: Heimatmuseum Ellrich) troviĝas en la harca urbeto Ellrich, Germanujo (Hospitalstraße nr 40).

Priskribo de la loko[redakti | redakti fonton]

La urbo menciitis unuafoje en dokumentoj en la 876-a jaro jam. La muzeo troviĝas en trabfakaĵo, kiu estis parto de hospitalo fondita en la 12-a jarcento kiel maljunulejo. Tiu komplekso situas ekster la iama urbomuro en la sudoriento de la urbo kaj konstistas el supra domo, malsupra domo kaj la kirko Sankta Spirito.

En 1961 historiemuloj aranĝis en la malsupra domo muzeon, kun inaŭguro unu jaron poste.Danke al pluraj mondonacoj ĝi malfermiĝis al la publiko en 1976 entute.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

En la etaj salonoj oni vidas atelierojn de frizisto, teksisto, artforĝisto kaj ŝuflikisto. Aliaj ĉambroj permesas enrigardon en la geologion kaj la faŭnon de la regiono kaj liveras informojn pri la historio de la urbo.

Aparta salono rakontas la vivon ĉiutagan en la hospitalo. En la antaŭĉambro videblas malfermaj fornoj (Grunde).

Elfositaĵoj el la ŝtona epoko atestas tre fruan setlon en la regiono. Krome estas en la muzeo muzika salono kun kolekto de instrumentoj kaj la reproduktita iama urba apoteko. Nedaŭraj ekspozicioj aranĝatas de tempo al tempo kun temo ofte en rilato kun la historiaj detaloj de la urbo.

Kirko[redakti | redakti fonton]

La kirko (unua mencio en 1506 sub la nomo Capella infirmorum Sancti Spiritus) konserviĝis ĝis hodiaŭ. Temas pri modesta preĝoloko longa 13 metrojn kaj larĝa 7 metrojn.

Dediĉa ŝtono el muŝelkalko (kun skulptaĵo de la Dolorplena Virgulino), el ligno skulptita altaro el la malfrugotika epoko kaj tre malnova romanika krucifikso troviĝas en la interno. La piedoj de la krucumita Jesuo staras sur breto kun vizago de la diablo. Ĝi bildigas la bibliajn vortojn pri la pieda dispremo de la Malbono per la morto de Kristo.

La preĝejo ofte servas por ceremonioj geedzaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]