Regionhistoria muzeo de Bezau
La Regionhistoria muzeo de Bezau (germane: Heimatmuseum Bezau) estas iama farmbiendoma je laŭ stilo de Bregenzerwald konstruita en la 18-a jarcento. Ĝi situas en la kvartalo Ellenbogen de Bezau (Aŭstrujo) kaj estas monumente protektita.
Temas pri domo tipa por la regiono de la malantaŭa ero de la arbarego Bregenzerwald, kun du etaĵoj kaj gabla ĉambraro kaj tegmento el lignaj ŝindoj. Tra la ĉe la aleroflanko situanta depon-ŝedo oni eniras la kuirejon kun malferma fajrejo kaj lokon por fromaĝfarado. Apude situas la loĝĉambro kun argila forno. Okcidente al la ĉambro limas la dormĉambro de la gepatroj, kiu nomiĝas Gado.
En 2024 la muzeo estas pligrandigita per alkonstruitaĵo.[1] Al tia ideo oni aljuĝis la arĥitekturan premion Österreichischer Bauherrenpreis.[2]
Krom naŭ originale ekipitaj ĉambroj videblas kolekto de etnologiaj kaj sakralaj objektoj. Krome menciindas spektinda galerio de gravuloj de Bregenzerwald.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- DEHIO-Handbuch. Die Kunstdenkmäler Österreichs: Vorarlberg. Bezau. Heimatmuseum. Bundesdenkmalamt (eld.), Verlag Anton Schroll & Co, Wien 1983, ISBN 3-7031-0585-2, p. 20.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Das Museum Bezau" - ĉe: holzmagazin.com
- ↑ "Museum Bezau Vorarlberg" - ĉe: zv-architekten.at