Regionhistoria muzeo de Greußen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regionhistoria muzeo de Greußen
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Greußen
Koordinatoj 51° 13′ 43″ N, 10° 56′ 53″ O (mapo)51.22857310.948035Koordinatoj: 51° 13′ 43″ N, 10° 56′ 53″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Regionhistoria muzeo de Greußen (Germanio)
Regionhistoria muzeo de Greußen (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Regionhistoria muzeo de Greußen (Turingio)
Regionhistoria muzeo de Greußen (Turingio)
DEC
Map
Regionhistoria muzeo de Greußen
vdr
La Porketo de Greußen en la urba parko: la originalo troviĝas en la regionhistoria muzeo, ĉar temas pri serioza ĝermana kultobjekto.

La Regionhistoria muzeo de Greußen (germane Heimatmuseum Greußen) troviĝas en Greußen rekte ĉe la landŝoseo B4, Lindenstraße nr 14.

Historio[redakti | redakti fonton]

Regionhistoria muzeo fonditis jam en 1936. Ĝi troviĝas en domo kun kvar salonoj por la akurate kvarparta daŭra ekspozicio; la domo apudas la landŝoseon B4 kaj invitas aŭtomobilistojn halti kaj ĝui la muzeokulturon.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

En la unua salono prezentatas la geologio kaj la elfositaĵoj de la greußen-a regiono. Menciindas aparte akvoplantoj silikitaj nome Grotaj ŝtonoj, formiĝintaj sur la travertino kaj kalka tofo en la Greußen-valo. Ĝi aperas tiom ofte, ke en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj komenciĝis ĝia ekspluato. Monumentoj, tombŝtonoj, pavilonoj en tuta Germanlando atestas tion ĝis nun. La plej konata elfositaĵo estas sendube la t.n. Porketo de Greußen, germana kulta ujo el la 3-a jarcento p.K., kies gaja kaj de super natura grando estanta reprodukto staras en la urba parko.

En la dua salono oni estas informata pri la urba historio kaj pri la Helbe-sistemo, artefarita fosaro de ĉ. 20 km da longeco kiu servis por la akvoprovizado (por vilaĝoj kaj muelejoj). Ĝi konstruitis laŭ komisio de la Ordeno de germanaj kavaliroj en la 13-a jarcento kaj estas majstroverko de mezepoka akvo-konstrutekniko. Ĝi nomiĝas Helbe-vejro.

La tria salono montras la lokajn metiojn, kiuj influis - post la urbiĝo de la setlejo - la evoluon de transŝarglokoj kaj komercado en Greußen. Bone konservita apoteka inventaro el la 18-a/19-a jc aparte sorĉas tiun ĉi elmontroĉambron.

Per fotoj, bildoj kaj dokumentoj oni klarigas en la lasta kvara salono la pli novan historion de la urbo kaj donas perspektivojn estontecen.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj sur tutturingia muzeopaĝaro.[rompita ligilo]