Regionisma Partio de Kantabrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regionisma Partio de Kantabrio
politika partio en Hispanio
Komenco 1978 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Santandero
Ideologio

regionismosocialliberalismoaŭtonomismoliberalismo

Ĉefestro(j) Miguel Ángel Revilla vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La Regionisma Partio de Kantabrio estas politika partio kies laboro baziĝas en Kantabrio.

La Regionisma Partio de Kantabrio (hispane Partido Regionalista de Cantabriamallongige PRC) estas la plej malnova politika organizaĵo de Kantabrio (Hispanio). Ĝi estas kerna partio de kantabrismo.

La origino de la partio kuŝas en la Asocio por la Defendo de la Interesoj de Kantabrio, fondita la 14-an de majo de 1976 kun la celo apogi, ke Kantabrio iĝu aŭtonoma komunumo. En 1978, kiam oni debatadis la kreon de la diversaj aŭtonomaj komunumoj en Hispanio, sed Kantabrio ne estis unu el ili, ADIC decidis krei regionisman partion sendependan por stimuli la kreon de komunumo kaj konkuri en la regiona baloto de 1979. La 10-an de novembro 1978, PRC estis fondita de Miguel Ángel Revilla, Manuel Izquierdo Nozal, José Luis Oria Toribio, Eduardo Obregón Barreda kaj Juan José García González.

Inter 2003 kaj 2011, la ĝenerala sekretario de la partio, Miguel Ángel Revilla, estis la prezidento de Kantabrio, koalicie kun PSOE.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]