Regiono Geita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Geita.
Regiono Geita
Regiono
Regionoj de Tanzanio [+]

LandoTanzanio

Supermara alteco1 240 m [+]
ĈefurboGeita
- koordinatoj3° S, 32° O (mapo)-2.88229332.380024Koordinatoj: 3° S, 32° O (mapo)
Areo20 054 km² (2 005 400 ha) [+]

Loĝantaro1 739 530 [+] (2012)
Denseco86,74 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2TZ-27

Regiono Geita (Tero)
Regiono Geita (Tero)

Regiono Geita (Tanzanio)
Regiono Geita (Tanzanio)
DEC
Regiono Geita
Regiono Geita

Map
Regiono Geita
Vikimedia Komunejo:  Geita Region [+]
vdr
Orminejo de Geita

Regiono Geita (svahile Mkoa wa Geita) estas unu el la 31 administraj regionoj de Tanzanio. Urbo Geita estas la ĉefurbo. La regiona komisaro de Regiono Geita estas Magalula Saidi Magalula.[1]

La orminejo de Geita situas ene de Regiono Geita, 4 km okcidente de urbo Geita. La minejo estas nuntempe posedata kaj administrata de AngloGold Ashanti.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La regiono estis kreita en marto 2012[3] el partoj de regionoj Shinyanga, Mwanza, kaj Kagera.[4]

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 2012, la regiono estas administre dividita en kvin distriktojn:[3]

Distriktoj de Regiono Geita
Mapo kun ĉefaj vojoj en verda koloro Distrikto Loĝantaro (2012)
Bukombe 224 542
Chato 365 127
Geita 807 619
Mbogwe 193 922
Nyang'hwale 148 320
Sume 1 739 530

Transporto[redakti | redakti fonton]

Du asfaltaj trunkvojoj trapasas la regionon de oriento al okcidento: vojo T3 (de Kahama ĝis la landlimo kun Ruando), trapasas la sudon de la regiono, dum vojo T4 (de Mwanza ĝis Bukoba) trapasas la nordon de la regiono.[5]

Turismo[redakti | redakti fonton]

Nacia Parko Insulo Rubondo situas sur insulo en Viktoria lago, kiu estas parto de Regiono Geita. Ĝi estas atingebla per pramo de Distriktoj Geita kaj Chato.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Staff. "JK names RCs for new regions", The Citizen, 15 Marto 2012.
  2. AngloGold Ashanti in Tanzania. AngloGold Ashanti. Arkivita el la originalo je 11 Septembro 2016. Alirita 21 Septembro 2016.
  3. 3,0 3,1 Staff. "Tanzania: State Gazettes New Regions, Districts", Daily News, 9 Marto 2012.
  4. svahile "Taarifa Kwa Umma: Notisi Ya Kuanzisha Mikoa Na Wilaya", Ofisi Ya Waziri Mkuu Tawala Za Mikoa Na Serikali Za Mitaa, 9 September 2011[rompita ligilo]
  5. Geita Roads Network. Tanroads. Arkivita el la originalo je 2 Februaro 2017. Alirita 21 Septembro 2016.
  6. Rubondo Island National Park. Tanzania National Parks. Arkivita el la originalo je 29 Septembro 2012. Alirita 21 Septembro 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Geita Region en la angla Vikipedio.