Regiono Kidal

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Regiono Kidal situas en nordorienta Malio. Sur 151.450 kvadrataj kilometroj vivas ĉ. 85 000 homoj. La Regiono Kidal estis establita en 1991 post ribelo de tuaregoj.

La regiono limas okcidente al Regiono Timbuktu, sude al Regiono Gao, oriente al Respubliko Nigero kaj norde al Alĝerio. En la regiono regas dezerta klimato, dumtage varmiĝas ĝis 45 °C, nokte malvarmiĝas ĝis 12 °C.

Riveroj aŭ asfaltitaj vojoj ne ekzistas tie. Oni bredas tie bovojn, komercas kaj pretigas metiaĵojn. La plej gravaj urboj estas Kidal kaj Tessalit. Multaj loĝantoj vivas nomade.

La regiono estas dividita je kvar distriktoj; ekzistas nur 11 komunumoj.

Distriktoj: