Regiono Norda Unguĵo
Regiono Norda Unguĵo | ||
---|---|---|
Regiono | ||
Lando | Tanzanio | |
Ĉefurbo | Mkokotoni | |
- koordinatoj | 6° S, 39° O (mapo)-5.916666666666739.333333333333Koordinatoj: 6° S, 39° O (mapo) | |
Areo | 470 km² (47 000 ha) [+] | |
ISO 3166-2 | TZ-07 | |
![]() |
||
Regiono Norda Unguĵo | ||
![]() |
||
Norda Unguĵo aŭ Norda Zanzibaro (svahile Mkoa wa Unguja Kaskazini) estas regiono de Tanzanio. Ĝi konsistas el la norda parto de insulo Zanzibaro (Unguĵo). Ĝia ĉefurbo estas Mkokotoni.
La regiono mezuras ĉirkaŭ 470 km²; laŭ la censo de 2002 ĝi havis 136 953 loĝantojn.
Norda Unguĵo konsistas el du distriktoj, nomataj "Nordo A" kaj (sude de ĝi) "Nordo B". En 2002 Nordo A havis 84 348 loĝantojn, Nordo B 52 605.
Al la regiono apartenas ankaŭ insuleto Tumbatu, kiu estas ĉirkaŭ 10 km longa kaj situas en golfo nord-okcidente de Zanzibaro.
|