Orienta Anatolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Regiono Orienta Anatolio)
Orienta Anatolio
Regiono
Regionoj de Turkio • artefarita teritoria unuo [+]

LandoTurkio

- koordinatoj40° 0′ 0″ N, 42° 0′ 0″ O (mapo)4042Koordinatoj: 40° 0′ 0″ N, 42° 0′ 0″ O (mapo) [+]
Plej alta punktoArarato [+]
Areo165 436 km² (16 543 600 ha) [+]

Loĝantaro6 100 000 [+]
Denseco36,87 loĝ./km² [+] [+]

Orienta Anatolio (Tero)
Orienta Anatolio (Tero)

Orienta Anatolio (Turkio)
Orienta Anatolio (Turkio)
DEC
Orienta Anatolio
Orienta Anatolio
Vikimedia Komunejo:  Eastern Anatolia Region [+]
vdr
Orienta Anatolio

Orienta AnatolioOrienta Anatolia regiono (turke Doğu Anadolu Bölgesi) estas unu el la 7 popolnombradaj regionoj de Turkio. Ĝi situas en orienta parto de la lando. Ĝi havas la plej grandan averaĝan alton, plej grandan areon kaj plej malgrandan loĝdenson el ĉiuj regionoj de Turkio.

La regiono kaj la nomo estis unue difinitaj en la Unua Geografia Kongreso en Turkio en 1941 en Ankara por anstataŭigi terminojn "Armena altebenaĵo" kaj "Armena montaro" uzitajn en ne-turkaj eldonoj por priskribi la regionon.

Situo[redakti | redakti fonton]

Orienta Anatolio situas en la plej orienta parto de Anatolio en Turkio. Ĝi estas barita per Centra Anatolio de okcidento, Nigra Mara regiono de nordo, Sudorienta Anatolio kaj Irako de sudo, Irano kaj Naĥiĉevano kaj Armenio de oriento.

La areo de la regiono estas 171.061 km², kio estas 21 % de la tuta areo de Turkio.

Provincoj[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La tuteca loĝantaro de la regiono estas 6.100.000 homoj laŭ popolnombrado de 2000. La kampara loĝantaro estas pli granda ol la urba loĝantaro. La migrada nivelo al la aliaj regionoj, aparte al Marmora regiono, estas alta, kaj loĝdenso (35 personoj/km²) estas pli malgranda ol la averaĝa por Turkio (85 personoj/km²).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Averaĝa alto estas 2200 m. Estas multaj ebenaĵoj kaj altebenaĵoj. Estas iu vulkana agado hodiaŭ.

Klimato kaj naturo[redakti | redakti fonton]

Pro tio, ke la plejparto de la regiono estas malproksime de maro kaj havas grandan alton, ĝi havas longan vintron kaj mallongan someron. Dum la vintro ĝi estas malvarma kaj neĝkovrita, dum somero la vetero estas malvarmeta en la montaro kaj varma en la malalta tereno.