Regiono Songwe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regiono Songwe
Regiono
Regionoj de Tanzanio [+]

LandoTanzanio

ĈefurboVwawa
- koordinatoj9° S, 33° O (mapo)-9.132.9Koordinatoj: 9° S, 33° O (mapo)
Areo27 656 km² (2 765 600 ha) [+]

Loĝantaro998 862 [+] (2012)
Denseco36,12 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2TZ-31

Regiono Songwe (Tero)
Regiono Songwe (Tero)

Regiono Songwe (Tanzanio)
Regiono Songwe (Tanzanio)
DEC
Regiono Songwe
Regiono Songwe

Map
Regiono Songwe

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Regiono Songwe (svahile Mkoa wa Songwe) estas regiono de Tanzanio kreita la 29-an de januaro 2016 el la okcidenta duono de Regiono Mbeya.[1][2]Urbo Vwawa estas ĝia ĉefurbo.[3]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Regiono Songwe limas kun landoj Zambio kaj Malavio sude: Tunduma estas la ĉefa enirpunkto en Zambion, dum Isongole estas la ĉefa enirpunkto en Malavion. Songwe ankaŭ limas kun la tanzaniaj regionoj Rukwa kaj Katavi en la okcidento, Tabora en la nordo, kaj Mbeya en la oriento. Lago Rukva estas ĉefa akvokorpo en la okcidenta parto de la regiono. La Orientafrika Rifto kaj la Sudaj Altaĵoj trairas la regionon.[2]

Administrado[redakti | redakti fonton]

La komisaro de Regiono Songwe estas brigada generalo Nicodemus Elias Mwangela, kiu estis nomumita la 1-an de aŭgusto 2018.[4] Regiono Songwe estas dividita en urbon Tunduma kaj distriktojn Ileje, Mbozi, Momba kaj Songwe.[2] Tunduma estas subdividita en 15 sekciojn kaj 71 mitaa,[3] dum la kvar distriktoj estas subdividitaj en 11 diviziojn, 79 sekciojn, 307 vilaĝojn kaj 1493 vilaĝetojn.[2]

Demografio[redakti | redakti fonton]

La lokaj registaraj areoj nun ampleksantaj Regionon Songwe raportis kombinitan loĝantaron de 998 862 en la popolnombrado de 2012, 46 elcentoj el kiuj estis malpli ol 15-jaraĝaj. La samaj areoj raportis loĝantaron de 723 480 en la tanzania popolnombrado en 2002, donante jaran kreskon de 3,2 procentoj inter 2002 kaj 2012.[3] En 2017 la loĝantaro de la regiono estis projektita al 1 173 667 loĝantoj.[5] En 2012, 211 537 homoj aŭ 21,2 procentoj de la loĝantaro de la regiono vivis en urbaj areoj, kresko de 250,4 procentoj super la urba loĝantaro de 60 377 registrita en 2002. Gravaj etnaj grupoj en la regiono inkluzivas la Nyiha, Nyamwanga, Ndali, Bungu kaj Lambya.[3]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj ekonomiaj aktivecoj en Regiono Songwe estas agrikulturo, brutobredado kaj fiŝkaptado.[2] Kultivaĵoj inkluzivas rizon, maizon, kafon, sesamon, sunflorojn, fabojn kaj sorgon. La Masajoj kaj Sukumoj en la regiono praktikas paŝtadon.[2] La malneta enlanda produkto de la regiono estis provizore taksita al 1 888,3 miliardoj da Tanzaniaj ŝilingoj en 2016.[6]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ Tanzam-vojo kaj TAZARA-fervojo iras tra Vwawa kaj Tunduma en la suda parto de Regiono Songwe.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mwakyusa, Alvar, "Songwe is new region - with four districts", Daily News, 4 Februaro 2016. Kontrolita 21 Februaro 2017.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 History. Songwe Regional Commissioner's Office. Alirita 1 Decembro 2017.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Songwe Region Socio-Economic Profile 2015. National Bureau of Statistics, Songwe Regional Commissioner's Office (Novembro 2016). Alirita 1 Decembro 2017.
  4. Press Release from the Presidential Office of Tanzania (svahile) (1 Aŭgusto 2018). Arkivita el la originalo je 2020-02-17. Alirita 1 Aŭgusto 2018.
  5. Sub-Divisional Population Projection for Year 2016 and 2017 Based on 2012 Population and Housing Census. National Bureau of Statistics. Alirita 1 Decembro 2017.
  6. National Accounts of Tanzania Mainland, 2007–2016, p. 47. National Bureau of Statistics (Novembro 2017). Alirita 1 Decembro 2017.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Songwe Region en la angla Vikipedio.