Regiono Stutgarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la administra regiono Stutgarto el ties centra urbo kaj kvin ĉirkaŭaj distriktoj. Aparte de tio, ekzistas la ekonomia kaj kultura eŭropa metropola regiono Stutgarto, kiu kovras preskaŭ ĉiujn komunumojn de la administra regiono, sed krome ankoraŭ signifan aldonan teritorion.
Situo ene de Germanio
Situo de la regiono ene de Germanio
kaj pli detale ene de Baden-Virtembergo
mapo de la regiono

La regiono Stuttgart - germane Region Stuttgart - estas unu el 12 administraj regionoj en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝi troviĝas ene de la samnoma distriktaro Stutgarto, en la centro de la federacia lando.

La regiono konsistas el la

eksterdistrikta urbo

kaj la distriktoj

Administra centro estas la urbo Stuttgart, kiu same estas centro de la tuta distriktaro kaj de la federacia lando. Ĝis la jaro 1992 la regiono nomiĝis "Region Mittlerer Neckar" (regiono meza rivero Neckar).

La teritorio kovras areon de 3.654,0 kvadrataj kilometroj. Fine de la jaro 2011 en la regiono vivis 2 691 666 loĝantoj. La averaĝa loĝdenso de la teritorio do estas 731 loĝantoj po km², tio estas signife pli ol en la en kompareble germaniaj urbaj teritorioj regiono Munkeno (458) aŭ la regiono Frankfurto (558 loĝantoj po km²).

Plej gravaj urboj (germane Mittelzentren) de la regiono

Plej gravaj urboj (germane Mittelzentren) de la regiono estas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]