Registara sigelo de Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Registara sigelo de Japanio
registara sigelo de Japanio
registara sigelo de Japanio
Uzata ekde: la 12-a jarcento kiel nobela simbolo, ekde la Mejĝi-reformo kiel registara simbolo
vdr

La registara sigelo de Japanio bildigas simboligitan paŭlovnion. Ĝi ekzistas en diversaj formaj kaj koloraj variaĵoj, kun diversaj nombroj de supraj floroj: plej kutimas la versio 五七桐, transskribite Go-ŝiĉi kiri, kiu havas supre centre sep kaj flanke po kvin florojn. La paŭlovnia sigalo kontrastas al la imperia sigelo de Japanio, kiu bildigas simboligitan krizantemon.