Registarestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RegistarestroĈefo de la Registaro estas la persono kiu plenumas la estrecon de la plenuma povo kaj estas responsa pri la registaro de ŝtato aŭ de administra unuo en teritorio de tiu (subŝtato, provincio aŭ simile). La procezo de elekto de registarestro varias laŭlande kaj dependas, inter aliaj faktoroj, de la sistemo de regado uzata en la lando.

En parlamenta sistemo la persono, kiu plenumas la registarestrecon, povas esti: ĉefministro, kanceliero, kabinetestro, prezidanto de la Ministra Konsilantaro, prezidanto de la registaro, Taoiseach, aŭ en Birmo la registarestro estas la Konsilanto de Ŝtato.

En la landoj kun prezidentaj sistemoj, la registarestreco korespondas al la Prezidento de la Respubliko, kiu ankaŭ kaj samtempe estas la ŝtatestro. Ĝenerale, en tiuj politikaj sistemoj ne estas figuro kiu havas aŭtoritaton intermezan inter la prezidento kaj la ceteraj sekretarioj aŭ ministroj de ŝtato. Escepte estas prezidentaj sistemoj kiuj ja havas figuron iom proksiman al tiu de la registarestro, kiel la Ĉefministro de Peruo.

Kontraste, en sistemoj duonprezidentecaj kiel en Francio, la funkcioj de registarestro povas esti kunhavataj inter la Prezidento kaj la Ĉefministro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]