Registaro de Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Registaro de Barato, oficiale nomita Registaro de la Unio, aŭ ofte Centra Registaro, estis establita de la Konstitucio de Barato, kaj ĝi estas la aŭtoritato de regado de federala unio de 29 ŝtatoj kaj 7 teritorioj de la unio, kolektive nomata Respubliko Barato. La bazaj leĝoj kaj civilaj kaj punaj kiuj regas la civitanoj de Barato estas difinitaj en serio de gravaj leĝoj de la parlamento, kiel la Punkodo de Barato, la Kodo de Krimproceduroj ktp. La federalaj (unio) kaj ŝtataj kaj provinciaj registaroj unuope konsistas el plenuma, leĝofara kaj jura branĉoj. La jursistemo aplikita al la federala kaj provincaj ŝtatoj estas bazita sur la anglasaksa juro kaj en la Organika Leĝo. Barato akceptas la jurisdikcion de la Internacia Kortumo kun kelkaj malkonsentetoj. Je loka nivelo, la sistemo de registaro Panĉaĝat posedas kelkajn administraciajn sencentrigitajn funkciojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Subrata K. Mitra kaj V.B. Singh. 1999. Democracy and Social Change in India: A Cross-Sectional Analysis of the National Electorate. New Delhi: Sage Publications. ISBN 81-7036-809-X (India HB) ISBN 0-7619-9344-4 (U.S. HB).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]