Registaro de Mankso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Registaro de Mankso
registaro
Geografia situo 54° 9′ 7″ N, 4° 28′ 49″ U (mapo)54.151833333333-4.4801666666667Koordinatoj: 54° 9′ 7″ N, 4° 28′ 49″ U (mapo)
Lando(j) Manksinsulo vd
Registaro de Mankso (Britio)
Registaro de Mankso (Britio)
DEC
Registaro de Mankso
Registaro de Mankso
Map
Registaro de Mankso
Retejo Oficiala retejo
vdr

La registaro de Mankso (mankse Reiltys Ellan Vannin, angle Isle of Man Government) estas la politika ekzekuzivo de la brita insulo Mankso. La formala gvidanto de la manksa registaro estas la leŭtenanta guberniestro Lord of Mann - tiun funkcion momente plenumas la brita reĝino Elizabeto la 2-a. La ekzekuta gvidanto de la registaro estas la ĉefministro de Mankso.

Douglas, la plej larĝa urbo de la insulo, estas la politika ĉefurbo kaj sidejo de la registaro, kie situas la registaraj oficejoj kaj la parlamento Tynwald.

Mankso havas pli ol 2000 ŝtatservajn dungitojn, kaj aldone preskaŭ 7000 malsanulejajn, lernejajn kaj policajn dungitojn. Tio estas iom pli ol dekono de la tuta insula loĝantaro, kaj 23 procentaĵoj de la laboranta loĝantaro. En tiu nombro ne inkluziviziĝas iuj armeanoj, ĉar ŝtata defendo estas la respondeco de la Unuiĝinta Reĝlando.

Registara strukturo[redakti | redakti fonton]

La registaro konsistas el 9 departementoj, 9 statutaj estraroj, 5 oficejoj, kaj 9 aliaj kvazaŭ-sendependaj agentejoj (publika loteria fondaĵo, fondaĵo pri manksa kultura heredaĵo, arta konsilio, sporta konsilio, oficejo pri naĝejoj, loka regado, oficejo pri planado, oficejo de prisana kaj sekureca ekzekutivo, komitato pri strata transporto kaj veturilaj licensoj), kiuj ĉiuj raportas al la manksa ministra konsilio. La departementoj rekte raportas al la ministra konsilio, la aliaj institucioj al difinita departemento al kiuj ili estas alsignitaj.