Registaro de Nov-Zelando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Registaro de Nov-Zelando
emblemo
Centra administracio
Geografia situo 41° 18′ 22″ S, 174° 46′ 51″ O (mapo)-41.306196174.780959Koordinatoj: 41° 18′ 22″ S, 174° 46′ 51″ O (mapo)
Lando(j) Nov-Zelando vd
Sidejo Velingtono
Registaro de Nov-Zelando (Nov-Zelando)
Registaro de Nov-Zelando (Nov-Zelando)
DEC
Registaro de Nov-Zelando
Registaro de Nov-Zelando
Map
Registaro de Nov-Zelando
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Registaro de Nov-Zelando, en angla Government of New Zealand kaj en maoria Te Kāwanatanga o Aotearoa, aŭ New Zealand Government, ceremonie aludita kiel Her Majesty's Government in New Zealand je la Seal of New Zealand),[1] estas la administracia komplekso pere de kiu oni plenumas aŭtoritaton en Nov-Zelando. Kiel en plej parlamentaj demokratioj, la termino "Registaro" referencas ĉefe al la plenuma povo,[2] kaj pli specife al la kolektiva ministraro kiu direktas la plenuman povon. Bazite sur la principo de responsa registaro, ĝi funkcias ene de la kadro ke "la Reĝino reĝas, sed la registaro regas, tiom longe kiom ĝi havas la subtenon de la Ĉambro de Reprezentantoj".[3] La Cabinet Manual priskribas la ĉefajn leĝojn, regulojn kaj konvenciojn kiuj temas pri la konduto kaj operacioj de la registaro.

La posteno de Ĉefministro apartenas al la persono kiu komandas la subtenon de majoritato de membroj en la Ĉambro de Reprezentantoj. Tiu posteno estas determinita ankaŭ de kelkaj aliaj faktoroj, kiel la subteno de interkonsentoj inter politikaj partioj kaj la interna estreco de la voĉdonoj en la partio kiu venas al la registaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Seal of New Zealand Act 1977". Parliamentary Counsel Office. Arkivita el la originalo la 17an de aŭgusto 2017. Alirita la 5an de aprilo 2020.
  2. "How government works". New Zealand Government. Arkivita el la originalo la 15an de aprilo 2017. Alirita la 5an de aprilo 2020.
  3. Sir Kenneth Keith, quoted in the Cabinet Manual Arkivita la 9an de oktobro 1999 en la Wayback Machine.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Palmer, Geoffrey; Palmer, Matthew (2004). Bridled Power: New Zealand's constitution and government (4th ed.). South Melbourne, Vic. [u.a.]: Oxford University Press. ISBN 978-0-195-58463-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]