Registaro de nacia unueco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Registaro de nacia unueco estas registaro bazita sur larĝa koalicio, kies partioj estas foje en politika rivaleco kaj eĉ respeltiva opozicio. La politika aŭ popola opozicio al tia registaro kutime estas tre malgranda kaj certe pli malgranda ol ĉe unupartia aŭ unutendenca reistaroj. La termino unue estis kreita en Britio, kiam nacia unueca registaro estis formita de Churchill dum la dua mondmilito (majo 1940). La esprimo kontraŭa al "nacia unueca registaro" estas "mallarĝa registaro".

La kialoj por la formado de nacia unueca registaro povas esti:

  1. Kriz-situacio, kiel milito, natura katastrofoekonomia krizo, kiu ne permesas normalan administradon de registaraj kaj opoziciaj rilatoj en parlamento.
  2. Situacio de egaleco inter la ĉefaj partiaj blokoj en la parlamento, tiel ke neniu bloko kapablas formi koalicion kun plimulto. En tia situacio eblas antaŭenigi la elekton aŭ formi unuecan registaron. Ĉar oftaj voĉdonadaj kampanjoj povas subfosi la stabilecon de la reĝimo, la du blokoj kunlaboras ĝis la normala balota dato.

Ĉi tiu rega modelo estas konsiderata problema pro du kialoj:

  1. La grandeco de la opozicio povus vundi kritikojn pri registara agado
  2. Ideologia rivaleco eble malfaciligos formuladon de politiko
  3. En landoj en kiuj la rivaleco inter partioj aŭ tendencoj estas malamikema kaj eĉ intermilitema, tio malhelpas la alproksimigon inter apartaj eblaj formantoj de unueca registaro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]