Registrita partnereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samseksaj partnerecoj tutmonde

Permesataj:

██ Samseksa edz(in)eco

██ Registrita partnereco

██ Neniu registrado


Malpermesataj:

██ Malaltaj punoj

██ Altaj punoj

██ Dumviva malliberigo

██ Mortpuno

Registrita partnereco estas leĝe agnoskata civila ligo inter du personoj, sendepende je iliaj seksoj. Ĝi donas al la tiel ligita paro iujn (aŭ eĉ ĉiujn) el la rajtoj de (ge)edz(in)eco; la precizaj rajtoj de registritaj partneroj tamen dependas de la unuopa ŝtato. Personoj kiu estas en registrita partnereco nomas partneroj aŭ partnerinoj.

La termino temas ĉefe pri ligoj de samseksaj paroj (samseksemuloj), tamen povas temi ankaŭ pri aliseksemuloj. Rezultato de registritaj partnerecoj estas similaj al geedzecoedz(in)eco, tamen jure ili estas malsamaj terminoj. Precipe registrita partnereco de personoj kun sama sekso ne estas io sama kiel samseksa edz(in)eco.

Jura situacio en diversaj ŝtatoj

La ŝtatoj kaj regionoj, kie oni enkondukis en juro registritaj partnerecoj aŭ konkubinecoj ampleksitaj paroj de homoj de sama sekso estas: Danio (1989), Norvegio (1993), Svedio (1995), Islando (1996), Nederlando (1998), Israelo (1994), Hungario (1996 - konkubinecoj, 2009 - registritaj partnerecoj), 9 landoj de Usono: Havajo (1997), Kalifornio (1999), Vermonto (2000), Majno (2004), Nov-Ĵerzejo (2006), Konektikuto (2005), Vaŝingtonio (2007), Nov-Hampŝiro (2008), Oregono (2008) kaj aglomeroj: Vaŝingtono (2002) kaj Novjorko (1997), Hispanio (11 el 17 provincoj; ekde 1998), Francio (1999), Sud-Afriko (1999), Belgio (2000), Finnlando (2002), Germano (2001), Portugalio (2001), Kroatio (2003), Argentino - urbo Buenos Aires kaj provinco Rio Negro (2003), 10 regionoj de Italio (2004-2006), Brazilio - Rio Grande do Sul (2004), AŭstralioNovsudkimrio (1999), Viktorio (2001), Norda Teritorio (2003), Tasmanio (2004), Aŭstralia Ĉefurba Teritorio (2006), Kvinslando (2005), Okcidenta Aŭstralio (2005) kaj Suda Aŭstralio (2006), Luksemburgo (2004), Britio (2005), Nov-Zelando (2005), Slovenio (2005), Andoro (2005), Ĉeĥio (2006), Meksiko - Meksikurbo (2006) kaj lando Coahuila (2007), Svislando (2007), Urugvajo (2008).

Juro pri "registritaj partneraj ligoj" i.a. de Francio (kie nomiĝas PACS) kaj de Nederlando oni uzas al homoj de diversaj seksoj, kiuj ne ŝatus (ge)edziĝi.

Vidu ankaŭ