Regna burgo Cochem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
rigardo de sudokcidente al la regna burgo (2012)
aspekto de nordoriento de la regna burgo Cochem Cochem (2006)

La regna burgo Cochem estas burgkonstruaĵo en la rejnlando-palatinata urbo Cochem ĉe la Mozelo. Ĝi estas la ekkonilo de la urbo kaj situas sur de malproksimo videbla montkeglo pli ol 100 m super la urbo.

La konstruaĵo, kiu en la mezepoko servis kiel doganburgo, laŭ la plej novaj esploroj verŝajne datiĝas el la jaro 1100[1] aŭ el la unua duono de la 12-a jarcento.[2] Post la detruo en la 17-a jarcento la komercisto kaj sekreta komerca konsilisto Louis Fréderic Jacques Ravené el Berlino rekonstruigis ĝin laŭ sia gusto en la jaroj 1868 ĝis 1877. [3] La regna burgo Cochem tial estas bona ekzemplo de konstruaĵo laŭ la stilo de novgotiko dum la tempo de germana historiismo.

La burgo Cochem estas protektita kulturmonumento laŭ la konvencio de Hago pri protekto de kulturaĵoj dum armitaj konfliktoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Leopold von Eltester: Chronik der Burg Cochem. Berlin 1878 (online).
  • Michael Losse: Die Mosel. Burgen, Schlösser, Adelssitze und Befestigungen von Trier bis Koblenz. Michael Imhof, Petersberg 2007, ISBN 978-3-86568-240-6, Seite 41–46.
  • Elke Lutterbach: Reichsburg Cochem Führer, Nachschlagewerk und Bilderbuch (Ritterburgen Bd. 4), J.P. Bachem Verlag, Köln, 2013; ISBN 978-3-7616-2672-6
  • Uwe A. Oster (Hrsg.): Burgen in Deutschland. 1. Auflage. Primus, Darmstadt 2006, ISBN 3-89678-561-3, Seite 111–112.
  • Gunter Seifert: Die Moselburgen. Zwischen Koblenz und Trier. Selbstverlag, Overath 1999, Seite 17–19.
  • Alexander Thon, Stefan Ulrich: Von den Schauern der Vorwelt umweht… Burgen und Schlösser an der Mosel. Schnell & Steiner, Regensburg 2007, ISBN 978-3-7954-1926-4, Seite 38–46.
  • Alexander Thon: Zwischen Reich, rheinischer Pfalzgrafschaft und Erzbistum Trier – Neue Erkenntnisse zur hochmittelalterlichen Geschichte der Burgen Cochem, Klotten und Bischofstein. In: Olaf Wagener (Hrsg.): Die Burgen an der Mosel. Görres, Koblenz 2007, ISBN 978-3-935690-59-1, Seite 65-82.
  • Stefan Ulrich: Arras, Beilstein, Bernkastel, Cochem und Thurandt. Beobachtungen an einigen Moselburgen. In: Burgen und Schlösser. Zeitschrift für Burgenforschung und Denkmalpflege 49 Heft 3, 2008, ISSN 0007-6201, paĝoj 154-160.
  • Die Reichsburg Cochem an der Mosel – Burgführer. Seifert, Bensberg 1992.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thon/Ulrich: Von den Schauern der Vorwelt umweht … (2007), paĝo 44; Ulrich: Arras, Beilstein, Bernkastel, Cochem und Thurandt (2008) paĝo 157 kaj sekvaj
  2. informo pri la burgo en la datumaro de la Eŭropa Burga Instituto, stato 23-a de julio 2008.
  3. Thon: Zwischen Reich, rheinischer Pfalzgrafschaft und Erzbistum Trier (2007) S. 66.
50.1422222222227.1669444444445