Regula pastoralis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Incipit de la verko "Regula pastoralis" en manuskripto de la komenco de la 7-a jarcento konservita en la municipa biblioteko de Troyes.

Regula pastoralis,Liber Regulae pastoralis, (latina titolo tradukebla per Paŝtista zorgo) de la 6-a jarcento estas verko de papo Gregorio la Granda por priskribi la taskojn de la episkopoj kaj pastroj ŝarĝitaj okupiĝi pri la instruo kaj edifo de la kristana popolo. La titolo estas ĉerpita el la akompana letero per kiu Gregprio sendis la verkon al sia amiko Leandro el Sevilo; la teksto estis sendita ankaŭ al Johano episkopo de Raveno, kaj pere de tiu ĝi alvenis al Konstantinopolo, kies imperiestro Maŭricio ordonia la tradukon al la greka kaj ĝin disonis al episkopoj de siaj teritorioj.

La verko estis tradukigita de la anglosaksa Alfredo la Granda (849-899), reĝo de la okcidentaj anglosaksoj, al la antikva angla lingvo de la finiĝo de la 9-a jarcento.[1] [2] [3]

Tiu libro, laŭ la prefaco al la anglosaksa libro, estis sendita al la regno de Kent, pere Aŭgusteno de Canterbury, de papo Gregorio la Granda.

Tra la regno de Kent la Reguloa pastoralis (Paŝita zorgo) pasis al Francio kie Karlo la Granda ĝin rekomendis al la episkopoj de sia regno en diversaj konsilioj-Kapitularioj, kaj spuroj de tiu evento troviĝas en diversaj dokumentoj, ekzemple en letero de Hinkmaro, ĉefepiskopo de Reims (845–882).

La teksto de la liber Regulae atingis nian epokon en diversaj manuskriptoj. La plej antikva estas tiu de Toyes, MS 504, de la komenciĝo de la sepa jarcento: unciale skribita sendividoj intervortaj, probable origina el Romo, kun 25 linioj po paĝo, ornamita en la komencaj literoj pere de inkoj ruĝ, verda kaj flava. La teksto estas kompleta, raraĵo por la antikvaj libroj. Ekzemplero estis sendita al la episkopo de Worcester.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu tradukaĵo prenas la nomon de Hierdeboc's kaj ties ekzemplero estas konservita ĉe Bodleian Library, Oxford, kaj estas la plej antikva konata skribaĵo anglalingva.
  2. Laŭlitere "la libro de la paŝtisto". Laŭ historiistoj, estis intenco de la reĝo altigi la kulturajn kondiĉojn de sia popolo, ebligante al ĉiuj kompreni la mesaĝon de la Eklezio; estis en la intencoj de la reĝo, post la levo de klerularo se ne al alta kulturo almenaŭ nivelen de ne-seninstrua klaso, celi al pli bona eduko de la popolo.
  3. En la Patrologia Latina la verkoj de Gregorio la Granda gastas en la volumoj de 75 ĝis 79.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giulia Mazzuoli Porru, Manuale di Inglese Antico, Giardini Editori e Stampatori in Pisa (grammatica)
  • angleHenry Sweet, King Alfred's West Saxon Version of Gregory's Pastoral Care, EETS OS n 45, 1871-1872, represaĵo 1959 de traduko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Latina teksto de la “Regula patoralis”
  • [2] Studoj pri la “Regula pastoralis”