Regulo pri la trionoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi bildo pri sunsubiro ilustras la principon de la regulo pri la trionoj.

La regulo pri la trionoj estas regulo en la fotarto, kiu povas fari bildojn pri interesaj. Multaj fotografistoj intence uzas ĝin; aliaj intuicie aplikas ĝin sen konscii pri ĝi.

La regulo pri trionoj unue trionigas la bildon, kreante du horizontalajn liniojn, kiuj dividas la bildon en tri same grandajn horizontalajn blokojn; poste ĝi denove trionigas ĝin, kreante du vertikalajn liniojn, kiuj dividas la bildon en tri same grandajn vertikalajn blokojn, tiel atingante naŭ kvadratojn.

Se la plej grava parto de foto troviĝas en la meza kvadrato, la rigardanto kutime konsideras la bildon ne alloga, tro normala. Se la plej grava parto tamen troviĝas sur unu el la kvar krucoj (nomataj fortaj punktoj), ĝi ricevas fortan dinamikan karakteron. Aliaj gravaj elementoj de la foto prefere troviĝu sur unu el la 4 linioj.

Ni ilustras tion per la ĉi-apuda bildo. La horizonto troviĝas sur unu linio. Tiel pli da atento iras al al ĉielo kaj la sunsubiro estas plifortigita. Se la fotografisto estus volinta ŝovi pli da atento al la maro kaj la insulo, li estus povinta meti la horizonton sur la plej supra horizontala linio. Du linioj kruciĝas ĉe la arbo. Alia kruciĝo troviĝas ĉe la plej hela parto de la foto, kie la suno ĵus malaperis.