Rehabilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rehabilitigo)

Rehabilito (de la mezepoke latina vorto rehabilitatio = „restarigo, riparo, revestigo“) estas la strebo aŭ sukceso, reatingi la antaŭan funkciopovan korpan situacion de homo (medicina rehabilito, profesia rehabilito), respektive atingi la antaŭan socian aŭ juran pozicion de la homo (ekzemple la rehabilito de ies honoro).

La vorto uziĝas en diversaj kuntekstoj:

  • En medicino temas pri la uzo kaj efiko de agoj, kiuj celas minimumigi la korpajn, psikajn kaj sociajn sekvojn de handikapo aŭ limigoj de homa funkciopovo.
  • En la socia kaj labora vivo temas pri la reintegriĝo de homo en ĉiutagan socian funkcion aŭ en la profesian vivon.
  • En politiko temas pri agoj, kiuj celas restarigi bonan reputacion de persono aŭ socia grupo, kies reputacio pro antaŭa ago suferis. En iuj landoj (ekzemple en Germanio) ekzistas apartaj tribunaloj de la politikaj partioj, kiuj laboras cele al tia politika rehabilito.