Złoty Stok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reichenstein)
Złoty Stok
germane: Reichenstein, ĉeĥe: Rychleby
urbo
Urboplaco en Złoty Stok
Blazono
Oficiala nomo: Złoty Stok
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Ząbkowice
Komunumo Komunumo Złoty Stok (urbo-kampa tipo)
Administra sidejo Złoty Stok
Historiaj regionoj Ĉeĥa reĝlando, Silezio, Prusio
Montaro Riĥleba montaro
Najbaras kun Bílá Voda Ĉeĥio
Rojo Trujaca
Situo Złoty Stok
 - alteco 348 m s. m.
 - koordinatoj 50° 26′ 47″ N 16° 52′ 59″ O / 50.44639 °N, 16.88306 °O / 50.44639; 16.88306 (mapo)
Areo 7,73 km² (773 ha)
Loĝantaro 2 556 (2021)
Denseco 330,66 loĝ./km²
Urbestro Stanisław Gołębiowski
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 57-250
Telefona antaŭkodo +48 74
Aŭtokodoj DZA
TERYT 5020124074
Adreso de ofico Rynek 22
57-250 Złoty Stok
Retpoŝto al ofico um@zlotystok.pl
Telefono de ofico 74 816-41-30
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Złoty Stok
Retpaĝo: www.zlotystok.pl
superrigardo urbocentra

Złoty Stok (ĝis 1945 germane Reichenstein) estas urbo kaj eksa minejurbo en la nuna provinco Malsupra Silezio de Pollando. Fine de 2021 en la urbo vivis 2 556 loĝantoj sur areo de 7,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 331 loĝantoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto Ząbkowice (Frankenstein), oriente de Kłodzko (Glatz); malantaŭ la ŝtatlimo ĝi najbaras kun ĉeĥa municipo Bílá Voda (Weißwasser). Ĝi situas en supermara alteco 348 metroj. De la ĉeĥa nomo Rychleby portas sian nomon Riĥleba montaro (pole Góry Złote, germane Reichensteiner Gebirge), kiu leviĝas sude de la urbo.

Tra Złoty Stok kondukas ŝoseo kuniganta Nison (Neisse) kaj Kłodzkon (Glatz); fervojo estis nuligita.

Historio kaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urbo, kies loĝantaro ĝis la jaro 1945 estis germanlingva, apartenis al la sileziaj Piastidoj, ekde la jaro 1392 ĝi apartenis al Krono Ĉeĥa, ekde la jaro 1742 al Prusio. Ekde la jaro 1945 ĝi estas parto de Pollando. En pasinteco oni ĉi tie minis oron; la pasintaj manieroj de la minado alproksimigas loka muzeo. Estas ĉi tie videbla ankaŭ katolika kaj evangelia preĝejoj.

nuligita fervoja stacio en Złoty Stok
eniro en eksan oran minejon, nun muzeo