Reiner Schöne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reiner Schöne
Persona informo
Reiner Schöne
Naskiĝo la  19-an de januaro 1942(nun 1942-01-19), do nun 82-jara
en Fritzlar, Hesio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo voĉaktoro • teatra aktoro • filmaktoro • kantisto • televida aktoro • aktorokomponistomuzikisto vd
Laborkampo aktorado • muzikokantado vd
Aktiva dum 1957– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reiner Schöne (naskiĝis la  19-an de januaro 1942(nun 1942-01-19) en Fritzlar, Hesio, do nun 82-jara) estas germana aktoro, dublada parolisto, kantisto/kantaŭtoro kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li pasigis la infanaĝon en Vajmaro, do post la fino de la Dua Mondmilito apartenis al la sovetunia okupa zono de Germanio kaj de 1949 al la komunisma ŝtato GDR. En GDR li komencis karieron de aktoro kaj de kantaŭtoro, sed en 1968, post koncerto en okcidenta Berlino, fuĝis al okcidenta Germanio.

Tie li komencis profesian karieron komence kiel la stelula rolo „Berger“ de la muzikalo Hair, kiel kantaŭtoro kaj kantisto kun propra akompana muzikgrupo, kaj plue en la muzikalo Jesus Christ Superstar (1972). Lia plej sukcesa kanto iĝis la titolo Werd ich noch jung sein, wenn ich älter bin ("Ĉu mi ankoraŭ junos kiam mi aĝiĝos?"), kies teksto estas de la kolega kantaŭtoro Konstantin Wecker.

Kiel aktoro Reiner Schöne laboris kun konataj Holivudaj kolegoj kiel Lee Van Cleef (filmo È tornato Sabata… hai chiuso un'altra volta aŭ germane Sabata kehrt zurück, 1971), Clint Eastwood (filmo The Eiger sanction aŭ germane Im Auftrag des Drachen, 1975) aŭ Kris Kristofferson (Amerika, 1986). En 1985 li translokiĝis al Usono kaj ekvivis en farmbieno proksime de Los-Anĝeleso. En Germanio li laboris ekzemple en la filmo Der Winter, der ein Sommer war kaj en 1990 estis la prezentisto de la programo Fort Boyard de la televida kanalo Sat.1. En Holivudo li aktoris en en multaj konataj kinejaj kaj televidaj filmoj, inter ili Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio (1990), MacGyver (1990), Jake and McCabe (1990), Matlock (1991), Murder is her hobby (1993), Babylon 5 (1998), Sliders (1998/99) kaj JAG (2000).

En 2002 li post preskaŭ 20 jaroj retranslokiĝis de Usono al Germanio kaj tie daŭrigis sian karieron. Unu el liaj lastaj hilivudaj filmoj estis Crash Dive kun Michael Dudikoff. Per la kontribuo en kinejaj filmoj kiel Null Uhr 12, Otto − Der Katastrofenfilm kaj (T)Raumschiff Surprise – Periode 1 kaj en multaj televidaj filmoj li rapide rehavis bonan renomon ankaŭ kiel germanlingva aktoro. En la rolo de „Henry von Humboldt“ li videblis en la porinfana televida serio Mystery Challenge de la televida kanalo KiKA, kaj inter infanoj ankaŭ konatiĝis per sia rolo en la porinfana filmo Die Teufelskicker de 2010.

Ankaŭ kiel germanlingva dublada parolisto aparte de origine anglalingvaj filmoj li havas altan renomon.

En 2008, 2009 kaj 2010 li estis parolisto de la Karl-May-teatrofestivalo en Bad Segeberg. Jam en 1996 li aktoris en tiu festivalo en la rolo de „Old Death“ en la teatraĵo Winnetou und der Scout kaj en 2002 en la rolo de „Old Firehand“ en la teatraĵo Im Tal des Todes.

la aktoroj Hans Peter Hallwachs, Sylvia Leifheit kaj Reiner Schöne (de maldekstre dekstren) en la filmfestivalo Berlinale de 2008

Publikiĝoj[redakti | redakti fonton]

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Werd' ich noch jung sein, wenn ich älter bin? Sondisko. Eldonejo Deutsche Grammophon, Hamburgo 1977.
  • Automatenklacker. Sondisko. Eldonejo EMI-Electrola, Kolonjo 1979.
  • Gnadenlos verliebt. Kompaktdisko. Eldonejo Koch International, Munkeno 1995.
  • Blue Faces. Sondisko. Eldonejo Decca Royal Sound Hamburgo ĉ. 1970
  • Schöne Music."" Sondisko ĉ. 1980
  • Schöne Bescherung" Sondisko. Eldonejo Lava, Hanovro 1981
  • Reiner Schöne & die Kowboys: Schönes Chaos: Songs & Stories. Kompaktdisko. Eldonejo Pendragon, Bielefeld 2005, ISBN 3-86532-013-9.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Let the sunshine in: Erinnerungen und Stories. Eldonejo Pendragon, Bielefeld 2004, ISBN 3-934872-71-9.

Listo de filmoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1971: Sabata kehrt zurück (È tornato Sabata… hai chiuso un'altra volta)
  • 1974: Zwei himmlische Dickschädel
  • 1975: Im Auftrag des Drachen (The Eiger sanction)
  • 1976: Der Winter, der ein Sommer war (televida serio)
  • 1987: Amerika (televida serio)
  • 1997: Crash Dive (1997)|Crash Dive (Crash Dive)
  • 1997: Mortal Kombat 2 – Annihilation (Mortal Kombat: Annihilation)
  • 1998: Babylon 5: Der erste Schritt (Babylon 5: In the beginning)
  • 1999: Sliders – Das Tor in eine fremde Dimension (Sliders) (televida serio, sezono 4)
  • 2000: Otto – La Katastrofenfilm
  • 2004: (T)Raumschiff Surprise – Periode 1
  • 2005–2007: Fünf Sterne
  • 2006: Rosamunde Pilcher: und plötzlich war es Liebe
  • 2009: Ihr Auftrag, Pater Castell (televida filmo)
  • 2010: Snowman’s Land
  • 2010: Die Teufelskicker
  • 2011: Rookie – Fast platt (televida filmo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]