Reinhold Brehm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reinhold Brehm
Persona informo
Naskiĝo 1830
en Renthendorf
Morto 1891
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Profesio
Okupo aŭtoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reinhold Brehm - la naskiĝloko, la paroĥestrejo protestantisma en Renthendorf

Reinhold Bernhard BREHM (ankaŭ Reinaldo Brehm; naskiĝinta la 9-an de novembro 1830 en Renthendorf, mortinta la 19-an de marto 1891 en Barcelono) estis germana kuracisto, naturesploristo, ornitologo kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Reinhold Brehm estis filo de la pastro protestantisma kaj ornitologo Christian Ludwig Brehm kaj ties dua edzino Bertha (fraŭline: Reiz). La zoologo kaj verkisto Alfred Edmund Brehm estis lia pliaĝa frato.

Reinhold Brehm studis ĉe la universitato de Jena medicinon kaj aktivis en la patrujema studenta korporacio Corps Saxonia Jena. Post al studfino kaj doktoriĝo (1855) li entreprenis, kun la frato Alfred, la amika kuracisto kaj entomologo Theodor Apetz kaj aliaj amikoj en la jaro 1856-a du jarojn daŭrantan vojaĝon al Hispanio. Por disponi je sufiĉe da mono la Brehm-oj estis vendintaj akciojn kies akirintoj ekrajtis partopreni eventualajn ĉasadpredojn.

La vojaĝo kondukis ĝis la sudhispania Andaluzio. Longan tempon la grupo ankaŭ restis en Granado. Dum la cetero de la grupo post 18 monatoj revenis kun granda kolekto da birdoj el Germanujo, Reinhold Brehm decidis resti daŭre en Hispanio. Li ekamiĝis je la lando kaj la juna hispanino Maria de las Angustias Lauren. Li ekdeĵoris mediciniste en Murcia kaj poste en Madrido kie li estis i.a. ambasadora kuracisto, zoologo kaj ornitologo. En la medio de la hispana ĉefurbo li esploris la birdaron. Liaj observoj kaj malkovroj li komunikis regule al la patro en Germanujo. Reinhold Brehm malkovris kaj komentis unuafoje multajn hispaniajn birdospecojn. Ĉio senditis tuj al Renthendorf. Lia plej grava malkovro estis la iberimperia aglo Aquila adalbaerti C.L. Brehm 1861, kiun la patro mallonge priskribis en 1861 kaj nomis laŭ la bavara princo Adalbert von Bayern.

En 1889 li translokiĝis, post la morto de la filo († 1888), kun la familio (tiam li havis ankoraŭ tri filinojn - Maria de la Gloria, Isabella kaj Irene) de Madrido al Barcelono, kie li pluse verkistis dum la du lastaj vivojaroj. Brehm taksatas pioniro de hispana ornitologio. En la 13.2.1858 li iĝis membro de Leopodina-akademio. Bedaŭrinde liaj meritoj en la Brehm-memorigloko (Renthendorf) ne honoratas vere.

Skribitaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Einiges über das Pflegeelternwesen der Vögel. In: Allgemeine deutsche Naturhistorische Zeitung, Neue Folge, 1, 1855, S. 404–407 Digitalisat Arkivigite je 2018-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
  • mit Ludwig Brehm und Alfred Brehm: Die Geieradler und ihr Leben. Ein Beitrag zur genaueren Kenntnis der edelsten Räuber des Hochgebirges. In: Mittheilungen aus der Werkstätte der Natur, I, 1858, S. 32–41 Digitalisat Arkivigite je 2018-11-24 per la retarkivo Wayback Machine, S. 61–66 Digitalisat Arkivigite je 2018-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
  • Ein Ausflug in die baskischen Provinzen und ein kurzer Aufenthalt in der Sierra de Guadarrama..., nebst einer kurzen Beschreibung der kleinen Adler [von C.L. Brehm]. In: Bericht über die XIII. Versammlung der Deutschen Ornithologischen-Gesellschaft zu Stuttgart vom 17.–20. September 1860. C. Hoffmann, Stuttgart 1861, S. 95–104
  • mit Theodor Friedrich Zimmermann (Vorwort von Alfred Brehm): Bilder und Skizzen, aus dem zoologischen Garten in Hamburg, Lührsen, Hamburg 1865
  • Der Montserrat und die Teufelsbrücke in Catalonien. In: Westermann’s Jahrbuch der Illustrirten Deutschen Monatshefte. Ein Familienbuch für das gesammte geistige Leben der Gegenwart. 16, Braunschweig 1864, S. 180–185 Digitalisat
  • Das Inka-Reich. Beiträge zur Staats- und Sittengeschichte des Kaiserthums Tahuantinsuyu. F. Mauke's Verlag (A. Schenk), Jena 1885. Digitalisat[rompita ligilo]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christian Ludwig Brehm: Etwas über die Adler. In: Bericht über die XIII. Versammlung der Deutschen Ornithologischen-Gesellschaft zu Stuttgart vom 17.–20. September 1860. C. Hoffmann, Stuttgart 1861, S. 55–62.
  • Abilio Reig-Ferrer: Recordando al Dr. Reinaldo Brehm en el 175 aqniversario de su nacimieento. In: Argutorio, 15, 2005 S. 48–55 (Digitalisat[rompita ligilo]).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]