Rejna de Jong
Aspekto
| Rejna de Jong | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1922 |
| Morto | 1-an de januaro 2007 (85-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
| Okupo | |
| Okupo | verkisto esperantisto instruisto |
Rejna de JONG (1922-2007). Nederlandanino, eks-instruistino de elementa lernejo. Esperantistino ekde 1973. Komencis verki originalan Esperanto-poezion en 1974, inspirite de La Infana Raso de William Auld. Dum multaj jaroj ŝi kunlaboris kun la eldona fako de Flandra Esperanto-Ligo al kiu ŝi donacis sian tutan bibliotekon. Ekde 2016 tiu ĉi estas parto de la Esperanto-kolekto ene de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience en Antverpeno.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Divershumore (originalaj poemoj, 1980)
- Facetoj (poemoj, 1984)
- Bukedo de Esperantistoj (poemoj, 1986)
- Nordmara Duopo (kun Albert Goodheir, poemoj, 1994)
- Suno kaj Ombroj (poemoj, 2002)
- Jacob Maris: En Senvoja Sovaĝejo (tradukitaj poemoj, 1979)
- Frederik van Eeden: La Malgranda Johano (traduko 1986)
- Henriette van Eyk: Gabrielo : historio de maldika vireto (traduko 1990)
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Letero de 1977-02-11 pri gramatikaĵoj en la verko de Frits Faulhaber
- Dediĉo en ekzemplero de Merlo sur Menhiro fare de Albert Goodheir (en Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- esperante Recenzo de Carlo Minnaja pri la poemaro Suno kaj Ombro.

