Rejnvalo (elektodistrikto)
Elektodistrikto Rejnvalo | |
---|---|
Kantono | Sankt-Galo |
Ĉefloko | Ne estas ĉefloko |
Koordinatoj | 47° 23′ N 9° 33′ O / 47.383 °N, 9.550 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ N 9° 33′ O / 47.383 °N, 9.550 °O (mapo) |
Areo | 138,37 km² |
Loĝantardenseco | 481 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1723 |
Elektodistrikto Rejnvalo (germane Wahlkreis Rheintal) estas administra unuo de Kantono Sankt-Galo en Svislando, formita laŭ la nova kantona konstitucio de la 10-a de junio 2001.
La elektodistrikto konsistas el la malnovaj distriktoj Supra Rejnvalo kaj Malsupra Rejnvalo (sen la komunumo Thal). Je la 31-a de decembro 2006 la elektodistrikto Rejnvalo havis 64 138 loĝangojn. Ĝi kovras areon de 138,37 km².
Geografio
La sankt-gala elektodistrikto Rejnvalo konsistas el la nordorienta parto de la svisa flanko de la Rejnvalo, kiun trafluas la Alpa Rejno. La elektodistrikto Rejnvalo frontas oriente al Aŭstrio, en ĝia plej suda punkto al Liĥtenŝtejno, sude al la elektodistrikto Werdenberg, okcidente al Kantono Apencelo Interna, nordokcidente al Kantono Apencelo Ekstera kaj je la nordokcidenta pinto al la elektodistrikto Rorschach.
Komunumoj en la elektodistrikto Rejnvalo
La elektrodistrikto Rejnvalo konsistas el la sekvantaj komunumoj:
La nombroj de loĝantoj datiĝas de la 31-a de decembro 2006
greke Altstätten SG, 10595 loĝantoj
greke Au-Heerbrugg, 6661 loĝantoj
greke Balgach, 4077 loĝantoj
greke Berneck, 3396 loĝantoj
greke Diepoldsau, 5556 loĝantoj
greke Eichberg SG, 1324 loĝantoj
greke Marbach SG, 1878 loĝantoj
greke Oberriet SG, 7816 loĝantoj
greke Rebstein, 4224 loĝantoj
greke Rheineck SG, 3226 loĝantoj
greke Rüthi SG, 1945 loĝantoj
greke Sankt-Margreto, 5338 loĝantoj
greke Widnau, 8095 loĝantoj
Eksteraj ligiloj
|