Rekiti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rekiti ukraine Рекіти, hungare Rekettye [reketje] estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Miĵgirja, en municipo de Liskovec.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Miĵgirja en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1609 en formo "Rekytha". En 1910 vivis en Rekettye 370 loĝantoj (367 rutenoj, 3 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Rekiti. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]