Rekomendo kaj opinio (Eŭropa Unio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo 249 de la traktato pri Eŭropa Komunumo dispozicias, ke "la rekomendoj kaj la opinioj ne devigas". Ambaŭ aktoj do ne havas juran devigan efikon. Ili estas nur orientiloj por leĝfarado, laŭ la juĝdecido Société des usines à de la Sarre de 1957 fare de la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj (JKEK).

Tamen ili povas iel efiki. Rekomendo ja estas invito al alpreno de komunajn gvidlinioj -- tiusence ĝi estas nerekta rimedo por pliproksimigo de la membroŝtataj leĝaroj. Tiuj tekstoj do estas instigiloj, sed oni ne rajtas iri al JKEK kontraŭ ili.

Krome, ili povas iel roli en la eŭropunia jurordo:

  • La originaj traktatoj plurokaze postulas, ke iu jurakto estu alprenita nur post la publikigo de opinio de eŭropunia institucio. Ekzemple, por la membriĝo de nova ŝtato en Eŭropa Unio nepre necesas la aproba opinio de la Eŭropunia Parlamento.
  • La naciaj juĝistoj devas konsideri la rekomendojn kaj opiniojn, kiam ĉi-lastaj klarigas la interpretadon de la naciaj aŭ eŭropuniaj dispozicioj (vd. la juĝdecidon Grimaldi kt. Fonds des maladies professionnelles de 1989 fare de JKEK).