Rekonilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rekoniloemblemo estas tipa karakterizaĵo aŭ distingilo, per kiu objektoj, precipe ankaŭ loĝataj lokoj kaj urboj estas simbolataj. Al tio unuavice apartenas elstaraj konstruaĵoj, sed ankaŭ naturaj donitaĵoj. Rekoniloj povas ankaŭ stari por abstraktaj nocioj. Ekzemple la teroratenco de la 11-a de septembro 2001 kontraŭ la World Trade Center povas esti interpretata kiel atenco kontraŭ la rekonilo de la kapitalismo.

Kelkaj rekoniloj havas la karakteron de kliŝoj. Ekzemple multaj homoj rigardas bastonpanon (baguette) kaj la cigaredomarkon Gauloises kiel rekoniloj de Francio. Bicikloj, ventmuelejoj kaj tulipoj simbolas Nederlandon. En Japanio kaj aliaj landoj ledpantalono kaj bierkruĉo sinonimas por germana vivmaniero.

Per la urbomuzikistoj de Bremeno kiel simbolo por Bremeno kaj la marvirineto kiel rekonilo de Kopenhago ankaŭ kelkaj fabelfiguroj avancis al rekoniloj.

Konstruaĵaj rekoniloj plej ofte apartenas al la plej altaj konstruaĵoj de certa urbo aŭ lando. Sed ankaŭ ekzistas rekoniloj, kiuj ne estas atentokaptaj en la urba panoramo, kiel la Manneken Pis (pisknabo) en Bruselo kaj la Marvirineto en Kopenhago.

Ĝenerale altaj konstruaĵoj tre rapide avancas al rekonilo de lokoj, precipe se ili estas karakterize konstruitaj, ekzemple la Eiffel-Turo en Parizo, la Stephansdom (katedralo S-a Stefano) en Vieno, la Televida turo de Berlino aŭ la Stari Most (malnova ponto) en Mostar, Bosnio-Hercegovino.


Kelkaj tre konataj rekoniloj

Vidu ankaŭ