Rekonstruisma judismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rekonstruisma judismo estas branĉo de judismo. Ĝi provas gardi la tradiciojn, sed reformuli ilin laŭ la tempo. Ĝi estis fondita en 1922 de la ortodoksa rabeno Mordecai Menahem Kaplan kaj estas la plej juna branĉo de judismo. Rekonstruisma judismo similas al konservativa judismo kaj kiel ĝi situas inter ortodoksa kaj reformisma judismo.