Rekta parolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la rakonta literaturo rekta parolo[1] (latine oratio recta) estas maniero laŭvorte reprodukti eldiron de rolulo. En rekta parolo aperas du partoj:

  • la cita parto, prezentanta la eldiron, kaj
  • la komenta-atribua parto, indikanta la eldirantan rolulon kaj ties dirmanieron (kutime per la verboj diris, demandis, respondis, ekkriis, murmuris ktp).

Malsame ol citaĵo, rekta parolo aperas kiel plena eldiro, en konkreta parol-agado kaj en konkreta situacio, kun konataj parolanto kaj aŭskultantoj.[2] Estas 2 ĉefaj specoj de tiaj parol-agadoj:

  • monologo, prezentanta la ideojn de unu rolulo, ties subjektivajn sentojn kaj strebojn;
  • dialogo, kie interpuŝas pluraj eldiroj kun diversaj interesoj, vidpunktoj, motivoj.

La tempajn kaj spacajn adjektojn, la personajn pronomojn aperantajn en rekta parolo oni interpretu laŭ la situacio de la parolanto, kiu situacio kutime malsamas ol tiu de la rakontanto:

Ŝi diris: «Mi revenos morgaŭ». Sed en la sekva tago ŝi ne venis.

[redakti | redakti fonton]

Rekta parolo monologa kutime havas la saman interpunkcion, kiel ĉitaĵo. La cita parto aperas inter citiloj. La atribuon eblas antaŭ-, inter- aŭ post-meti.

Antaŭmetita atribuo:[redakti | redakti fonton]

Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino: «Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon» (FE, §15).

Intermetita atribuo:[redakti | redakti fonton]

«Mi faras al vi donacon,» daŭrigis la feino, «ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.» (FE, §15)

Postmetita atribuo:[redakti | redakti fonton]

«Kaj tamen ĝi moviĝas!» diris Galilejo.

[redakti | redakti fonton]

En Esperanto kunekzistas du manieroj prezenti dialogojn: la ĝermana kaj la franca-pola-rusa. Zamenhofo uzadis jen unu, jen la alian.

La maniero ĝermana (angla-germana)[redakti | redakti fonton]

En tiu maniero dialogo aperas kiel simpla sinsekvo de rektaj paroloj monologaj, ĉiu el kiuj komencas apartan alineon, ekz‑e («La batalo de l' vivo»):

“Alfred”, diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. “La suno malleviĝas. Vi ne forgesis, kion vi devis sciigi min, antaŭ ol ĝi malaperas.”

“Vi sciiĝos la veron pri la sorto de Marion, mia kara”, li respondis.

“La tutan veron”, ŝi varmege petis. “Sen pluaj kaŝoj. Tiel estis la promeso. Ne vere?”

“Tute vere”, diris la edzo.

“Antaŭ ol la suno sin kaŝos en la tago de naskiĝo de Marion. Kaj vi vidas, Alfred, ĝi baldaŭ sin kaŝos”.

Antaŭmetita atribuo rompas la alineon:

(…) li tamen respekte respondis:

“Kiel Vi ordonos, sinjoro!”

“Se povus esti io serioza”, komencis la doktoro, “en tiu ĉi —”

“Farso, sinjoro”, plenigis Alfred. (Samverke.)

La maniero franca-pola-rusa[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu maniero dialogo estas konceptata ne kiel pluro da monologoj, sed kiel aparta speco de parol-agado. Ankaŭ en ĉi tiu maniero ĉiu eldiro komencas novan alineon, tamen la citajn partojn dialogajn apartigas ne citiloj, sed haltostrekoj:

– Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa oficejo? – diris la mastrino de la loĝejo.

– Jes, sinjorino, – respondis la venintino. – Mi estas Marta Świcka.

– Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaŭe. («Marta»)

Tiu aparta interpunkcio ebligas, interalie, klare diferencigi la dialogon (la eldirojn eksterigatatajn) disde la paralela rekta parolo interna (enmensa), ekz‑e

— Vi estas tre modesta … Sed mi dezirus ekscii ion pri vi, pri via familio, pri via patro, pro kiu vi forlasas nin.

«Kial ŝi diras tion al mi?» — pensis Bazarov.

— Ĉio ĉi tute ne estas interesa, — diris li voĉe, — precipe por vi, ni estas malaltaj homoj …Patroj kaj filoj», ĉap. 17ª)[3]

Ankaŭ la eningita rekta parolo aspektas pli bone:

– Efektive, okulfrapis, kiam mi vidis lin post tiu travivaĵo, lia mirinda sereneco. Li diris: «Mia animo similas vastan trankvilan lagon». Ĉu vi iam aŭdis pri iu, kiu, en unu tago, transiris el plej profunda deprimiĝo en perfektan serenecon kun plena malapero de ĉiuj psikaj simptomoj?[4]

Ene de tiu maniero franca-pola-rusa la citila interpunkcio povas prezenti enmensan dialogon:

Sed baldaŭ pensoj tumulte envenis min kaj koliziis inter si: «Ne eblas» – «Tamen mi vidas» – «Sed ne eblas, mi konas ĉi tiun regionon ege bone. Kiom ofte mi esploris ĝin ekskurse aŭ montgrimpe! Ĉi tiu valo ne ekzistas» – «Eble mi frakasis mian kapon sur la rokojn, kiam mi falis, kaj nun febre sonĝas» – «Sed mi sentas neniun doloron» – «Ĝi estas ege bela» – «Tamen mi multfoje konsultis mapon de la regiono: mi scias, ke tia valo ne povas ekzisti. Kaj je ĉi tiu alteco ĝi ne povus esti tiel verda.»[4]

Vortordo en la atribuoj[redakti | redakti fonton]

PAG rimarkigas (§227):

La vortordo en la inter- kaj postmetitaj frazoj citantaj[5] tenas sin, laŭ la kutimo de Zamenhofo kaj aliaj aŭtoroj, al la jena regulo:

La predikato antaŭas la subjekton, se la subjekto estas substantivo;
sed la vortordo estas seninversa, se la subjekto estas pronomo persona.

La motivo de tiu rekomendo estas klarigita en la artikolo pri vortordo en Esperanto. La ekzemploj en ĉi tiu artikolo ĝenerale konformas al la rekomendo; ŝajna escepto estas la atribuo diris li voĉe ĉe la respondo de Bazarov; sed tie la enklitiko li ne staras frazofine, frazofine staras la dusilaba voĉe, kaj la prozodio ne suferas. Tiu ekzemplo atestas, ke la rekomendo de PAG estas precizigenda: la dua parto validas se la pronomo staras frazofine.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PAG, §227.
  2. Kp ekzemplon pri fragmenta kaj nedifinita citaĵo ekstersituacia:

    Certe ja tiel estas, se la profetoj kaj saĝuloj de la mondo nomis la virinon «la plej bela el la floroj de la naturo» («Marta»).

  3. Ĉi tian interpunkcion uzis la tradukinto (Kabe) kaj la unua eldono de la romano. En pli malfruaj eldonoj la Nederlandaj editoroj ĝermaniis la interpunkcion; sed en ĉi tiu malpli riĉa interpunkcio la prezento de enmensa parolo iĝis malkohera. Kp:

    “Vi estas tre modesta … Sed mi dezirus ekscii ion pri vi, pri via familio (…)”

    Kial ŝi diras tion al mi? pensis Bazarov.

    “Ĉio ĉi tute ne estas interesa”, diris li voĉe (…)”

    La rekta parolo enmensa estas neniel markita (ĉar alie ĝi aspektus kiel parto de la dialogo). Sed eskster dialogo ĝi ja estas apartigata, ekz‑e en ĉap. 26ª:

    Maldolĉa rideto skuis ŝian palan vizaĝon. “Li amas min!” pensis ŝi, ekkompatis lin kaj konsole etendis al li sian manon. («Patroj kaj filoj»)

  4. 4,0 4,1 Johán Valano: Tien. Vieno: IEM, 1997.
  5. T.e. en la atribuoj.