Rektabeka ermitkolibro
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Phaethornis bourcieri (Lesson, 1832) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Rektabeka ermitkolibro (Phaethornis bourcieri) estas malgranda specio de kolibroj en la familio Trokiledoj. Ĝi troviĝas en Peruo, Kolombio, Ekvadoro, Gujanoj, Venezuelo kaj Brazilo.[1][2]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Rektabeka ermitkolibro kaj la Nadlobeka ermitkolibro (P. philippii) estis iam metita en la genron Ametrornis, kiu poste estis enmetita en Phaethornis.[3] La Sudamerika Klasigkomitato (SACC) de la American Ornithological Society, la International Ornithological Committee (IOC), kaj la Taksonomio Clements agnoskas du subspeciojn, nome la nomiga P. b. bourcieri kaj P. b. major.[3][1][4] Tamen, la veko de BirdLife International nome Handbook of the Birds of the World (HBW) sekvas publikaĵon de 2017 kaj traktas P. b. major kiel aparta specio, nome cindroventra ermitkolombo.[5][6] Tria subspecio, P. b. whitelyi, estis proponita, sed ĝiaj trajtoj estas ene de la cetero de la nomiga subspecio.[7]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Rektabeka ermitkolibro estas 12 ĝis 14 cm longa kaj pezas 3,5 ĝis 5 g. Ĝi estas unu el la malmultaj ermitkolibroj kun rekta beko. Ĝiaj supraj partoj estas olivecverdaj kaj la subaj partoj brunecaj ĝis grizecaj. La plej interna paro de vostoplumoj estas pli longa ol la aliaj kaj havas longajn blankajn pintojn; la aliaj ankaŭ havas blankajn pintojn. P. b. major estas signife pli granda ol la nomiga, sed havas similan plumaron.[7]
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La nomiga subspecio de Rektabeka ermitkolibro troviĝas ekde sudorienta Kolombio suden tra orienta Ekvadoro en nordorientan Peruon kaj orienten tra suda Venezuelo kaj la Gujanoj en Brazilon ĝis ambaŭ bordoj de la rivero Amazono. P. b. major troviĝas nur en orient-centra Brazilo sude de la rivero Amazono kaj oriente de la pli malalta rivero Tapajozo. La specio plejparte loĝas en la subvegetaĵaro de terra firme-arbaro kaj apudaj duon-falfoliaj kaj antaŭmontaraj arbaroj. Ĝi foje troveblas en aliaj pejzaĝoj kiel várzea-arbaro, bambuejoj, plantejoj kaj sekundara arbaro. Laŭ alteco ĝi atingas 1 600 m en suda Venezuelo.[7]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Manĝado
[redakti | redakti fonton]La Rektabeka ermitkolibro estas "kapto-linia" manĝanto kiel aliaj ermitkolibroj, vizitante cirkviton de diversaj florplantoj por akiri nektaron. Ĝi ankaŭ konsumas malgrandajn artikulojn.[7]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta sezono de la Rektabeka ermitkolibro varias tra ĝia vasta teritorio, de marto ĝis majo en Brazilo kaj julio ĝis novembro en Peruo. Ĝi konstruas longan konusforman neston el plantfibroj kaj aranea silko pendanta sub la pinto de longa pendanta folio. La ovodemetado estas de du ovoj.[7]
Voĉo
[redakti | redakti fonton]La kanto de la Rektabeka ermitkolibro estas "altatona frazo ripetata plurfoje, punktita de mallongaj obtuzaj notoj, 'ci'ti'ti'ci...tip...tip...ci'ti'ti'ci....tip...tip...tip...'", kaj estas tre malsama ol la kantoj de aliaj ermitkolibroj de la genro Phaethornis. Ĝiaj vokoj estas kutime elsenditaj dumfluge kaj inkluzivas "sufiĉe monotonan 'ciit' kaj obtuzan 'ĉep'."[7]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN sekvas la taksonomion de HBW kaj aparte taksis la rektbekan ermitkolibron kaj la "cindroventran ermitkolibron" kiel Malplej Zorgigajn. Neniu populacigrandeco estas konata, sed oni kredas, ke ambaŭ estas stabilaj.[8][9] Kiam traktate kiel ununura specio, ĝi estas ofta tra sia tuta teritorio kaj troviĝas en pluraj protektitaj areoj.[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 IOC World Bird List (v 11.2) (Julio 2021). Alirita 14a de Julio, 2021 .
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Aŭgusto 2021. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [1] Alirita la 24an de Aŭgusto, 2021
- ↑ 3,0 3,1 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Aŭgusto 2021. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [2] Alirita la 24an de Aŭgusto, 2021
- ↑ Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, S. M. Billerman, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2021. The eBird/Clements checklist of Birds of the World: v2021. Elŝutita el [3] Alirita la 25an de Aŭgusto, 2021
- ↑ (2017) “Phylogeography and diversification of an Amazonian understorey hummingbird: paraphyly and evidence for widespread cryptic speciation in the Plio-Pleistocene”, Ibis 159 (4), p. 778–791. doi:10.1111/ibi.12500.
- ↑ HBW and BirdLife International (2020) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world Version 5. Disponebla ĉe: [4] [.xls zipped 1 MB] Alirita la 27an de Majo, 2021
- ↑ 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 Hinkelmann, C., G. M. Kirwan, kaj P. F. D. Boesman (2020). Straight-billed Hermit (Phaethornis bourcieri), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [5] Alirita la 8an de Decembro, 2021
- ↑ BirdLife International (2019). “Straight-billed Hermit Phaethornis bourcieri”, IUCN Red List of Threatened Species 2019. doi:10.2305/IUCN.UK.2019-3.RLTS.T154797056A154799589.en. Alirita 8a de Decembro 2021..
- ↑ BirdLife International (2019). “Ash-bellied Hermit Phaethornis major”, IUCN Red List of Threatened Species 2019. doi:10.2305/IUCN.UK.2019-3.RLTS.T154797026A155635992.en. Alirita 8a de Decembro 2021..
- del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
- Salaman, Paul G.W.; Stiles, F. Gary; Bohórquez, Clara Isabel; Álvarez-R., Mauricio; Umaña, Ana María; Donegan, Thomas M. & Cuervo, Andrés M. (2002): New and noteworthy bird records from the east slope of the Andes of Colombia. Caldasia 24(1): 157–189. PDF kompleta teksto
- Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto
- Fotaro (el Retarkivo {{{1}}}) VIREO
- Article--(kun detalo de Foto no. 2); Foto no. 2 www1.nhl.nl—"Birds in Suriname"
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



