Rektigita 5-ĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rektigita 5-ĉelo
Bildo
Figuro de Schlegel kun 5 kvaredraj ĉeloj montritaj.
Speco Uniforma plurĉelo
Vertica figuro 2 kvaredroj (3.3.3)
3 okedroj (3.3.3)
(triangula prismo)
Bildo de reto Bildo de reto
Simbolo de Schläfli t1{3,3,3}
Figuro de Coxeter-Dynkin o-(o)-o-o
Simbolo de Bowers Rap
Verticoj 10
Lateroj 30
Edroj 30 trianguloj {3}
Ĉeloj 5 kvaredroj (3.3.3)
5 okedroj (3.3.3)
Geometria simetria grupo A4, [3,3,3]
Propraĵoj Konveksa
vdr
Vertica figuro: triangula prismo (5 edroj kuniĝas je vertico:

2 kvaredroj (3.3.3) kaj 3 okedroj (3.3.3))

En geometrio, la rektigita 5-ĉelo estas konveksa uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per rektigo de la regula 5-ĉelo.

Ĝi estas barita per 5 regulaj kvaredraj kaj 5 regulaj okedraj ĉeloj. Ĉiu latero estas ĉirkaŭita de unu kvaredro kaj du okedroj. Ĉiu vertico estas ĉirkaŭita de du kvaredroj kaj tri okedroj. Entute estas 30 triangulaj edroj, 30 lateroj kaj 10 verticoj.

Ĝi estas unu el tri duonregulaj plurĉeloj konsistantaj el ĉeloj de du aŭ pli multaj specoj kiuj estas platonaj solidoj (la aliaj du duonregulaj plurĉeloj estas la riproĉa 24-ĉelo kaj la rektigita 600-ĉelo).

La vertica figuro de la rektigita 5-ĉelo estas uniforma triangula prismo, formita de tri okedroj je la flankoj, kaj de du kvaredroj je la bazoj.

La rektigita 5-ĉelo estis esplorita de Thorold Gosset en lia papero de 1900.

Aliaj nomoj[redakti | redakti fonton]


Bildoj[redakti | redakti fonton]

Du ortaj projekcioj


Rektlinia sfera projekcio centrita je okedro Orta projekcio de dekliva direkto kun stelokvinlatera simetrio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Thorold Gosset: On the Regular and Semi-Regular Figures in Space of n Dimensions - Pri la regula kaj duonregulaj figuroj en spaco de n dimensioj, Messenger of Mathematics - Kuriero de matematiko, Macmillan, 1900

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]