Rektigita 600-ĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rektigita 600-ĉelo
Bildo
Bildo
Orta projekcio
Speco Uniforma plurĉelo
Vertica figuro Kvinlatera prismo
(5 okedroj (3.3.3) kaj 2 dudekedroj (3.3.3.3.3) kuniĝas je vertico)
Simbolo de Schläfli t1{3,3,5}
Simbolo de Bowers Rox
Verticoj 720
Lateroj 3600
Edroj 3600 {3}
Ĉeloj 600 okedroj (3.3.3)
120 dudekedroj (3.3.3.3.3)
Geometria simetria grupo H4 aŭ [3,3,5]
Propraĵoj Konveksa
vdr
Vertica figuro: kvinlatera prismo
(7 edroj kuniĝas je vertico:

5 okedroj (3.3.3) kaj 2 dudekedroj (3.3.3.3.3))

En geometrio, la rektigita 600-ĉelo estas konveksa uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per rektigo de la regula 600-ĉelo.

Ĝi estas barita per 600 regulaj okedraj kaj 120 regulaj dudekedraj ĉeloj. Ĉiu latero estas ĉirkaŭita de du okedroj kaj unu dudekedro. Ĉiu vertico estas ĉirkaŭita de kvin okedroj kaj du dudekedroj. Entute ĝi havas 3600 triangulajn edrojn, 3600 laterojn kaj 720 verticojn.

La vertica figuro de la rektigita 600-ĉelo estas regula kvinlatera prismo.

Ĝi estas unu el tri duonregulaj plurĉeloj konsistantaj el ĉeloj de du aŭ pli multaj specoj kiuj estas platonaj solidoj (la aliaj du duonregulaj plurĉeloj estas la rektigita 5-ĉelo kaj la riproĉa 24-ĉelo).

Enhavante la 3-hiperebenojn de ĉeloj de ambaŭ la regula 120-ĉelo kaj la regula 600-ĉelo, ĝi povas esti konsiderata kiel analoga al la pluredro dudek-dekduedro, kiu estas samtempe rektigita dudekedro kaj rektigita dekduedro. Tamen, la rektigita 120-ĉelo ne estas la samo kiel la rektigita 600-ĉelo.

La rektigita 600-ĉelo estis esplorita de Thorold Gosset en lia papero de 1900.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Kalejdoskopoj: Elektitaj skriboj de H.S.M. Coxeter, redaktita de F. Arthur Sherk, Peter McMullen, Anthony C. Thompson, Asia Ivic Weiss, Wiley-Interscience Publication, 1995, ISBN 978-0-471-01003-6 [1]
    • (Papero 22) H.S.M. Coxeter, Regulaj kaj duonregulaj hiperpluredroj I, [Math. Zeit. 46 (1940) 380-407, MR 2,10]
    • (Papero 23) H.S.M. Coxeter, Regulaj kaj duonregulaj hiperpluredroj II, [Math. Zeit. 188 (1985) 559-591]
    • (Papero 24) H.S.M. Coxeter, Regulaj kaj duonregulaj hiperpluredroj III, [Math. Zeit. 200 (1988) 3-45]
  • John Horton Conway kaj Michael Guy: Kvar-dimensiaj arĥimedaj hiperpluredroj, Paperoj de la Kolokvo sur Konvekseco je Kopenhago, paĝo 38 kaj 39, 1965
  • Norman Johnson: La teorio de uniformaj hiperpluredroj kaj kahelaroj, Ph.D. Disertaĵo, Universitato de Toronto, 1966
  • Thorold Gosset: On the Regular and Semi-Regular Figures in Space of n Dimensions - Pri la regula kaj duonregulaj figuroj en spaco de n dimensioj, Messenger of Mathematics - Kuriero de matematiko, Macmillan, 1900

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]