Rektuma ekzameno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Figuro montranta flankan sekcion de rekta ekzameno en viro, inkluzive de la loko de la prostatglando, anuso kaj veziko

Rektuma ekzameno estas enpenetra medicina ekzameno de la rektumo farita de kuracisto aŭ alia medicina laborantarano.

En seksa perfortiĝo ankaŭ povas okazi ke la subpremanto(j) deziras timigi, embarasi aŭ damaĝi la subpremiton per penetro de lia aŭ ŝia anuso kiel formo de seksoĉikanado.

La proceduro[redakti | redakti fonton]

Rekta ekzameno per palpado (en la latina: Palpatio per anum; kaj akronime PPA) estas medicina ekzameno kiu estas relative simpla. La paciento elmontras sian malsupran korpon kaj estas en pozicio kie sia anuso povas esti alirita (kutime, kuŝante sur sia flanko, surgenuiĝante sur la ekzamentablo, kliniĝante sur la ekzamentablo, aŭ kuŝante kaj liaj gamboj dise kaj levitaj).

Se la paciento kuŝas sur sia flanko, la kuracisto kutime petos la pacienton faldi siajn krurojn al la brusto. La kuracisto malfermas la gluteojn, kaj unue ekstere ekzamenas la areon de la anuso kaj la perineo por signoj de malsano, kiel hemoroidoj, tumoroj aŭ haŭta erupcio. Post trankviligo de la paciento, la kuracisto enigas fingron, engantan kaj ŝmiritan, en la rektumon, tra la anuso, kaj palpas la rektumon dum ĉirkaŭ kvin sekundoj ĝis plena minuto.

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

Rektuma ekzameno povas esti uzata por la sekvaj celoj:

  • Diagnozo de tumoroj en la rektuma areo;
  • Diagnozo de malsanoj kiuj rilatas al la prostato, ĉefe tumoroj kaj benigna pligrandigo de la glando, tamen en rektuma ekzameno kutime ne eblas diagnozi la plimulton de la tumoroj en la prostata glando, kiuj estas en la fruaj stadioj;
  • Diagnozo de apendicito aŭ aliaj kondiĉoj de akra abdomeno;
  • Takso de la kondiĉo de la anuso, informo, kiuj povas helpi en kazoj de reteneblo, neŭrologia malsano aŭ traŭmata mjelo;
  • Por palpado de generaj organoj en virinoj;
  • Por specimeno de feko en kazoj de konstipo;
  • Kiel prepara ekzameno por kojloskopio;
  • Por taksi la kondiĉon de hemoroidoj;
  • Por ekskludi denaskajn misformaĵojn de la anuso ĉe novnaskitoj.

En veterinara medicino[redakti | redakti fonton]

Rektuma ekzameno funkcias kiel grava diagnoza ilo en veterinara medicino. En hundoj, ĝi povas esti uzata por taksi la kondiĉon de la prostata glando (simila al homoj), la urina veziko, limfaj ganglioj kaj anuso. En ĉevaloj estas integrita parto de la korpa ekzameno de ĉevalo diagnozi abdomenan doloron (koliko), kaj aliajn malsanstatojn. Rektuma ekzameno en ĉevaloj portas malgrandan riskon de kaŭzo de rompo en la anuso, vivminaca kondiĉo en ĉevaloj. En brutoj, rektuma ekzameno estas rutina ekzameno kaj estas uzata kiel unu el la metodoj por diagnozi gravedecon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]