Relaŭto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La artikulata regiona relaŭto Bombardier Talent.

Relaŭto estas mem-pelita reltransporta veturilo dezajnita por transporti pasaĝerojn. La termino relaŭto aŭ "railcar" en angla kaj internacie estas kutime uzata en referenco al trajno konsistanta el ununura vagonaro, kun ŝoforejo je ambaŭ pintoj de la trajno. Kelkaj fervojoj, ekz., la brita Great Western Railway (Granda Okcidenta Fervojo), uzis la terminon Railmotor (relmotoro). Se eblas peli kompletan trajnon, ĝi estas nomita preferinde DizelorelveturiloRelo-buso.[1]

En sia plej simpla formo ĝi povas esti malmulte pli ol motorigita versio de homenergia relaŭto, foje nomata rapidulo.

Tiu termino estas foje uzata ankaŭ kiel alternativa nomo por la malgrandaj tipoj de multobla unuo kiu konsistas el pli ol unu vagono. Tiu termino estas uzata pli ĝenerale nuntempe en Irlando por aludi al ajn dizela multobla unuo (DMU), aŭ ĉe kelkaj kazoj al elektra motortrajno (EMU).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. www.parrypeoplemovers.com Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine Light Railcars and Railbuses - Konsultita la 2008-06-09

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]