Relativa truo de objektivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda (1) kaj malgranda (2) relativaj truoj de objektivo
Figuroj de malkreskanta relativa truo de objektivo (pligrandiĝanta f-nombro) por punktaj pligrandiĝoj (faktoro de du de areo)
f/32 - malgranda relativa truo de objektivo kaj malrapida eksponperiodo
f/5.6 - granda relativa truo de objektivo kaj rapida eksponperiodo

Relativa truo de objektivo estas rilatumo inter diametro de efekta truo de objektivo d al ĝia ĉefa fokusa distanco f. Oni kutime skribas la valoron kiel frakcio kun la numeratoro egala al 1. Ĉiu objektivo havas certan maksimuman relativan truon kaj ĝin eblas malpligrandigi per diafragmo.

Aŭtomata fotilo povas elekti ĉiun relativan truon en certa bendo.

Se oni elektas relativan truon permane kutime estas agordoplato kun aro de valoroj de la norma aro:

1/0.7; 1/1; 1/1.4; 1/2; 1/2.8; 1/4; 1/5.6; 1/8; 1/11; 1/16; 1/22; 1/32; 1/45; 1/64.

Ofte sur la agordoplato estas skribitaj nur denominatoroj de la frakcioj.

Ŝanĝo de la relativa truo al iu norma valoro al la najbara ŝanĝas relativan truon proksimume je 21/2 fojoj, do ŝanĝas lumigitecon de la optika bildo dufoje.

Ŝanĝo de la relativa truo igas ŝanĝojn de ĉi tiuj parametroj de la fotado:

  • Eksponperiodo - ju pli granda estas la truo des pli malgranda devas esti la eksponperiodo pro havi veran ekspono.
  • Aberacioj - ju malpligranda estas la truo des malpli grandaj estas geometriaj aberacioj. Sed male ju malpligranda estas la truo des malpli granda estas difrakto. Do estas certa relativa truo (kutime 1/8 ... 1/11) kun kiu la objektivo havas la plej grandan akrecon (distingkapablon).
  • Profundo de akre bildata spaco - ju malpligranda estas la truo des pli granda estas la profundo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]