Religia maltoleremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Religia maltoleremo: la vera religio bojligas judon, islamanon kaj paganon, reliefo de katolika preĝejo en Vilno, Litovio.
La ekzekuto de la Inkao Ataŭalpo fare de hispanoj. La indiĝenaj religioj estis malpermesitaj de la katolikismo enkondukita de la konkistadoroj. Ilustraĵo de A.B. Greene (1891). Tamen tie oni konfuzas la religiajn kun la socipolitikajn tialojn.

Religia maltoleremo estas formo de maltoleremo, kiun oni plenumas kontraŭ la religiaj kredojpraktikoj (aŭ kontraŭ la manko de tiuj) fare de persono aŭ grupo partikularigita kontraŭ persono aŭ grupo. Ĝi estas motivita ĉefe de diferenca religia kredo, normale konsiderita la ununura "vera", sed ankaŭ de alia klaso de ideologio, nome politika, ekonomika ktp., same kiel de etnaj tialoj foje asociaj al religio, aŭ inverse.

Speciale sangelverŝaj kaj malraciaj estas la okazoj de konfliktoj inter diversaj branĉoj de la sama religio, kiel ekzemple el historia vidpunkto la militoj inter katolikoj kaj protestantoj ene de kristanismo, aŭ la konfliktoj inter sunaistoj kaj ŝijaistoj en Islamo.

Bigoteco, aŭ bigotismo, el kiu bigoto aŭ bigotulo, koncernas religiecajn praktikojn pli eksteraspekte praktikitajn ol interne sentitajn. Se en religiaj praktikoj iu kondutas strange aŭ neoportune aŭ afektdevote, tiu jam eniris bigotismon. Tiu psika kondiĉo, tial, rekte kontraŭas al devoteco kaj karakteriziĝas per io nereligia aŭ banaliganta religion. Foje ĝi estas asimilita al io troeca, tial bigoteco identiĝus kun tro da religiemo. Tamen religiemo similas al sano: samekiel rilate sanon neniu fartas tro bone, tiel ankaŭ rilate devotecon neniu povas ekscesi pro tro da religiemo, ĉiu male povas devii el vera religieco per strangaĵoj kaj superstiĉoj aŭ sensencaĵoj aŭ maloportunaĵoj: tial ne konfuzenda bigotismo kun tro da religiemo aŭ devoteco. Se al bigoteco aldoniĝas ŝajnigo kaj trompiga aŭ vanta afektado por akiri estimon de virtulo, tiam bigoteco konkretiĝas al hipokriteco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]