Religia naciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Religia naciismo estas naciismo, kiu rilatigas sin al difinita religia kredo, dogmo aŭ aparteno. Tiu rilato povas analiziĝi laŭ du aspektoj: la politikigo de religio kaj la influo de religio al la politiko.[1]

Ĉe la unua el la du aspektoj, kundividata religio povas esti rigardata kiel kontribuanto al sento de nacia unueco, komuna ligiteco de nacianoj. Alia politika aspekto de religio estas apogo al nacia identeco, simila kiel kundividata etneco, lingvo aŭ kulturo. La influo de religio al la politiko estas pli ideologia, ĉe kio aktualaj interpretoj de religiaj ideoj inspiras politikan aktivismon kaj agadon; ekzemple, oni envivigas leĝojn por instigi al pli strikta religia observado.[2]

Ideologie propulsata religia naciismo ne nepre estas celata kontraŭ aliaj religioj, sed povas manifestiĝi reage al la moderneco kaj precipe al la sekulara naciismo. Religia naciismo povas esti akompananto de sekulara naciismo. Nacio-ŝtatoj, kies landlimoj estas relative freŝdate difinitaj, aŭ kiuj spertis koloniismon, povas inklini al religia naciismo, kiu povas prezenti sin kiel pli aŭtentikan aŭ “tradician” esprimiĝon de identeco. Sekve, kreskis tutmonde religia naciismo en la postsekvo de la malvarma milito, ankaŭ kiam la postkolonia politiko komencis esti defiata (frontanta grandajn evoluajn defiojn, sed ankaŭ traktanta la realon de koloniisme difinitaj, kaj sekve iom artefaritaj landlimoj). En tia scenaro, alvoki al nacia sento de islama identeco, kiel en Pakistano kaj Indonezio, povas servi por superi regionajn streĉecojn.

La danĝero estas, ke kiam la ŝtato devenigas sian politikan legitimecon el aliĝo al religiaj doktrinoj, tio povas lasi breĉon malfermitan al eksplicite religiaj elementoj, institucioj kaj gvidantoj, kiuj faras la alvokojn al religio pli “aŭtentikaj” per portado de pli eksplicite teologiaj interpretoj en la politikan vivon. Sekve, alvokoj al religio kiel markilo de etneco kreas malfermecon al pli sinasertaj, ideologiaj interpretoj de religia naciismo.

Multaj etnaj kaj kulturaj naciismoj inkluzivas religiajn aspektojn, sed kiel markiloj de grupa identeco, anstataŭ kiel interna motivo por naciismaj pretendoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Xypolia, Ilia (2011). “Cypriot Muslims among Ottomans, Turks and British”, Bogazici Journal 25 (2), p. 109–120. doi:10.21773/boun.25.2.6. Alirita 2012-11-10.. 
  2. Juergensmeyer, Mark. "The Worldwide Rise of Religious Nationalism", Journal of International Affairs, somero 1996, 50, 1.