Mezopotamia mitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Religio de Mezopotamio)
Mapo de la Antikva Mezopotamio.
Statuo de princo Gudea (2150-2125 a.K.), nome suvereno ensi, akade iššakum "reganto", kiu ne atingas tamen la titolon de lugal (reĝo). Ensi indikas civitanan aŭtoritaton koordinanta la agrarajn laborojn kiu jam estis akirinta religian rolon. Metropolitan Museum de Novjorko. La evidentigita muskolaro indikas la moralajn virtojn, dum la pozicio de la kunplektitaj manoj aludas la religian kaj pian enan aspekton. La vesto montras skribaĵon dediĉitan al Ningishzida (sumera dio, celebrita en iuj kojnoskribaj terkotaj cilindroj de Judujo.

La mezopotamia mitologio estas la kolektiva nomo donita al la mitologioj de la mezopotamiaj civilizoj antaŭaj al la persa civilizo: sumera, akada, asiria kaj babilona.

La sumeranoj praktikis politeisman religion kun gedioj antropomorfaj kiuj reprezentis fortojn aŭ aliajn fenomenojn, kiel poste farus la greka civilizo. En ĝiaj kredoj establiĝis ke la gedioj origine kreis la homojn por ke ili estu iliaj servantoj, sed la gedioj liberigis la homojn kiam ili estis multegaj, ĉar ili pensis ke ili povus regi ilin pro la granda nombro.

Multaj historioj en la sumera religio estas preskaŭ identaj en aliaj religioj de Mezoriento. Ekzemple, la biblia rakonto pri la kreado de la homo, la kulturo de la elamanoj, samkiel la rakonto pri la tutmonda diluvo kaj la arkeo de Noa similas multe al la asiriaj historioj. La sumeraj gedioj havas similajn reprezentojn en la religioj akadaj, kanaanaj kaj en aliaj kulturoj. Kelkaj el la historioj kaj diaĵoj ankaŭ havias grekajn paralelaĵojn; ekzemple, la Malsupreniro de Inanna en la submondon (Irkalla) similas al la historio de Persefono.

Kosmogonio[redakti | redakti fonton]

La dio Marduk kaj sia drako Mušḫuššu

La universo aperis unuafoje kiam Nammu,senforma abismo, malfermiĝis kaj per memkreiga ago naskis An-on (Anu) (dio de la ĉielo), kaj Ki-on (diino de la Tero), ofte nomata Ninhursag.

La kuniĝo inter Anu (An) kaj Ki estigis Enlil-on, sinjoro de la vento, kiu eventuale iĝis la ĉefgvidanto de la gedioj. Poste, Enlil estis forpelita el Dilmun (la hejmo de la gedioj) pro la perforto al Ninlil, el kiu li filon, Sin (dio de la Luno), ankaŭ konata kiel Nannar.

Sin kaj Ningal naskis Inanna-n (diino de la amo kaj la milito) kaj Utu-n aŭ Ŝamaŝ-on (dio de la Suno). Dum la forpelo, Enlil generigis tri diaĵojn de la submondo kun Ninlil, el kiuj la plej elstara estis Nergal.

Nammu ankaŭ naskis Enki aŭ Abzu, dio de la akva abismo. Enki ankaŭ regis sur Me, la sanktaj dekretoj kiuj regis la bazajn aferojn kiaj la fiziko kaj la kompleksaj aferoj kiaj la ordo kaj la sociaj leĝoj. Tio ĉi estas konsiderata la ekiĝo de la mondo sumera.

Ŝemidaj kaj sumeraj diaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ene de la mezopotamia mitologio eblas fari dividon inter la sumeraj kaj ŝemidaj diaĵoj. Unue ekzistis la sumeraj gedioj kiuj poste estis adoptitaj de la akadanoj, babilonanoj, asirianoj, arameoj kaj ĥaldeanoj (ili ĉiuj estis ŝemidoj).

La sumera triopo formata de An, Enlil kaj Enki, kiuj estis gedioj kaj la ŝemida triopo konsistis el la gedioj Sin, Iŝtar kaj Ŝamaŝ, la ekvivalentoj al la Luno, Venuso kaj la Suno. Krome, ekzistis aliaj malpli tradiciaj gedioj kiuj reprezentis la fekundecon kaj la Patrinon Tero.

En la sumera lingvo, "Nin" signifas ‘sinjorino’ kaj "En" signifas ‘sinjoro’. Aliflanke, ki estas ‘tero’ kaj lil estas ‘aero’. El tio facilas scii kiu estis la sinjoro de la tero (aŭ dio de la tero, Enki), la sinjoro de la aero (aŭ dio de la aero Enlil), la sinjorino de la aero aŭ diino de la aero Ninlil), ktp.

Sumeraj mitoj[redakti | redakti fonton]

La sumeraj mitoj estas simplaj klarigoj kaj facile kompreneblaj historioj celitaj al la homoj sen grandaj scioj pri la antikva Sumero, kaj estas rakontataj en akadaj tekstoj kiaj la Enuma Eliŝ kaj la Atrahasis. Ili traktas teologiajn, politikajn kaj filozofiajn aferojn kaj reflektis la aspirojn kaj iluziojn esprimitaj pere de noveloj kaj poemoj.

La ĝenerala karakterizo de la mitoj estas la situigo de la rolulo, kutime viro, en sia kutima ĉirkaŭo, sed submetita al la fortoj de la naturo, la politiko aŭ la ekonomio. Tiuj ĉi fortoj pezas super lia destino, kiu estas markita de la gedioj. El la mito ĉiam eblas preni konsilon.

La religio de Mezopotamio kunigas la kredojn kaj religiajn praktikojn de diversaj popoloj vivintaj en Mezopotamio dum antikva epoko, inter la 4-a jarmilo kaj la komenco de nia erao: Sumero, Akado, Babilonio, Asirio inter la precipaj.

Laŭlonge de la kuro de tiu historio, la Mezopotamianoj neniam provis sisteme establi la karakterizojn de iliaj religioj aŭ de ilia sociala vivo aparte aŭ ĝenerale: tio kion oni nun scias devenas el rekontruoj de elfosaĵoj kiuj ne ĉion eksplicite montras. Dekomence oni limiĝis al la informoj deveneblaj el la Biblio sed la diversaj kaj plurfoje profitataj elfosaĵoj fine akirigis ĉion esencan de tiuj religiaj tradicioj.

La antikvaj mezopotamianoj kultis nombrajn diojn konceptitajn kiel kreantojn j ordigantojn de la universo kaj de la homaro. La ŝtatoj kune kun ties suverenoj organizis la socion kaj la ekonomion tiamaniere ke la dioj povu prosperigi siajn kultantojn kaj malprosperigi la forgesantojn. Tiel la popolo vivis en la konvinko de la ligo de la tera kaj ĉiela sferoj, en kies enoj eblis penetri per ritoj kaj preĝoj, magiaj formuloj.

La fontoj de tia studo[redakti | redakti fonton]

La elfosaj fontoj kutime liveras la oficialajn religiaĵojn jam ellaboritajn de la intelektula klaso (skribistoj, influaj religiuloj…) proksima al la politika povo, sed utilus informoj pri la ĉiutaga religia vivo de la popolo, kies instinkto ofte obeas al aliaj kondutoj.

Tabuletoj registrantaj la oferojn de bestoj al diversaj diaĵoj ĉirkaŭ 2120 a.K. Luvro.

Tiam la atento de la esploristoj encentrigis sian atenton sur literaturon koncernantan la mitojn kiel la Eposo pri Gilgameŝ, Eposo de la kreo, la malsupreniro de Innana en la submondon, aŭ plue de 'Atrahasis, precipe pro ilia paralelismoj en la Biblio. Sed tiaj verkoj ne konstituas fontojn pri la ĉiutaga religio de la loĝantaro ĉar ankaŭ ili estis produkto la intelektula klaso.[1]

Sume, la esploristoj estas serĉantaj aliajn fontojn aŭ elementojn de la komunaj fontoj ofertantaj elementojn malkaŝantajn la popolajn religiajn kondutojn kaj sintenojn.

Cilindrosigelo reprezentanta scenon de kulto al dio Suno.

Esploristoj startas konsciante pri la malmultaj informoj devenantaj de la antikvaj verkistoj pri la antikva literaturo. Sed kontribuis al tiuj studoj elfosaĵoj de la urbo Ninivo kaj la komparaj studoj en tekstoj de la Biblio.

Tabuleto pri la Tutmonda diluvo de la Eposo de Gilgameŝ, elfosita inter la ruinaĵoj de la reĝa biblioteko de Ninivo, kies traduko en 1872 donis konsidereblan puŝon al la studoj pri la mezopotamia religio.

</ref>. La rekovro de la mezopotamia religio estis animita per la debato pri la naturo de la ligoj inter la koncernaj bibliaj tekstoj kaj la similaj de la mezopotamia religio. «The "Babel/Bibel" Controversy and Its Aftermath», 1995</ref>.

Pliigis la intereson pri tiu temo ankaŭ la komparo inter la «ŝemida» religieco konsiderata tre esprima, vortoriĉa kaj emociema kun tiu pli spekulativa kaj racia de la greka kulturo.
La religioj de Mezopotamio certe evoluis, sed malfacilas identigi la originajn nukleojn

La originoj: «la sumera religio» kaj la urboj-ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Tabuleto de Uruk (ĉ. 3200-3000 a.K.) prezentanta oferon de cerealaj produktoj okaze de festo por honori la diinon Iŝtar-Inano. Unu el la plej antikvaj tekstoj. Pergamo-muzeo.

La unuaj skribsignoj aperis en Mezopotamio ĉirkaŭ 3200 jarojn a.K. kaj ĉirkaŭ tiu dato de ĝi profitis ankaŭ la religio kiu per ĝi transdonis krederojn kaj mitojn ktp. Sed tio videblas el tabuletoj, ne el al la areoj de la temploj ĉar arkleologoj ankoraŭ ne sukcesas ilin situigi.[2]. El tiuj tabuletoj kaj Cilindrosigelo ktp eble travideblas ke ekde tiu epoko la dioj estas prezentitaj homdorme (antropomorfismo) sciigante pri evoluo de la religia pensado, dum ŝajnas ke pli frue ili estis identigitaj kun la fortoj de la naturo percepteblaj precipe en la kampa kultivado.
La Mezopotamio de sudo tiutempe estis loĝata de du etnaj grupoj vivantaj kontakte kun plinordaj ŝemidaj popoloj kiujn ili preferis akumuli sub la vorto «Akkado», Aliaj antaŭaj probablaj popoloj ne certas sed la esploristoj opinias ke eble iuj dioj, post veneritaj, fontis el tiu substaro. Certas ke la precipa rolo estis ludata de sumeroj kiuj unuaj metis en skribo la nomojn de siaj dioj kaj mitoj. Certas ankaŭ ke iu sinkretismo riveliĝas tiutempe en kiu la sumeraj dioj "akadiĝas": fakte, Inano identiĝas kun Iŝtar, Enki kun Ea
De tio descendas la specifeco de la mezopotamia kulturo de la sinsekvaj jarcentoj, kiu igas ke spite de la malaperiĝo de la sumeroj ĉirkaŭ la fino de la tria miljaro, ilia lingvo kaj ilia ritaro ne estas preterlasitaj, kaj estis praktikitaj en la templa medio. Fakte, de ĉiam la du religia sistemoj, sumera kaj ŝemida (akada) sintoniis ĝipunkte de la perdo de fiksaj distingoj.

La «fasado de la paco» de la standardo de Ur (Étendard de Ur), reprezentanta scenon de kulta bankedo, ĉirkaŭ 2500 a.K.

La malalta Mezopotamio de tiu epoko estis dividita inter diversaj ŝtatoj difinitaj d spertuloj kiel urboj-ŝtatoj. Tiu politika sistemo fluis sur la sistemo religia: ĉiu urbo-ŝtato havis sian superan dion, sian grandan centron, la aliaj dioj estas konsideritaj filoj, kaj do servistoj, de la supera dio. [3].

Malapero de sumeroj kaj enkonduko de novaj religiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Komence de la 24-a jarcento a.K. la malalta Mezopotamio estis la koro de du sinsekvaj imperioj, tre influaj ankaŭ sur la proksimaj regionoj: la Akada Imperio kaj tiu de la 13-a dinastio de la sumera Ur. Temas pri periodo markita vidpunkte de evoluo de la politika ideologio, kaj sendube de la religiaj konceptoj kaj praktikoj, kutime ligitaj al glorado kaj «diigo» de la suverenoj, al la redakto de himnoj kaj mitaj rakontoj, al la pratronigo de kultoj igitaj pli pompaj danke al la pliiĝo de la resurcoj, kaj al la konstruo de pli imponaj kulturaj monumentoj (distingitaj per ziguratoj).[4] Ĉi-periode komencas kultiĝi la unuaj religiaj statuoj ĉar, nur de ĉi-pediodo ekaperas arkeologiaj spuroj: plue ŝajnas ke la statuoj altiras pli ol tiu kiun la statuoj reprezentas. [5]
Ĉi-periode la sumeroj permesas certan elstariĝon de religiaj elementoj ŝemidaj, nome de popolo eble deveninta el Kaŭkazio.

Cilindrosigelo: sceno de homo antaŭ surtrona diaĵo, tipa de la komenco de la 2-a miljaro a.K. Muzeo de Liono.

Tiu periodo estas markita ankaŭ per la kresko de la kulto al la “Dio Suno” Ŝamaŝ kaj de la unuaj signoj de hepatoskopia aŭgurarto.

Babilonio kaj Asirio[redakti | redakti fonton]

Cilindrosigelo (Asirio de la 9-a kaj 8-a jarcentoj a.K.) kun la heroa dio Assur batalanta monstron, helpata de diino. (Luvro).

Tiuj landoj kaj la respektivaj imperioj trairas tra diversaj politikaj kaj religiaj novaĵoj, sed la kulta bazo restis socie kaj teologie preskaŭ la sama.

Modelo de la muzeo de Pergamo-muzeo kiu informas pri rekonstruon de la zigurato de la babilona, Etemenanki ("Domo fundamento de la Ĉielo kaj Tero"), ĉar tie Marduk estus kreinta, laŭ la loka mitologio, la mondon: [6]

La teologoj de la regno de Babilonio, kaj aparte de ĝia ĉefurbo respektis” la mezopotamian tradicion (ekzemple, ĉe Asirianoj kaj Akadoj kaj Sumeroj): unuaigi siajn diojn kaj malelstarigi tiujn de aliaj venkitaj aŭ dekadencaj popoloj dum la ĉefurbo estis proklamita la centro de la mondo. Sekvinte tiun metodon, oni elpensis tiun kiun poste estos difinita la prisaĝa literaturo kiu elfloras el atentigoj pri la homa kondiĉo, la persona pieco, la peko kaj la origino de la damaĝoj, ĉion konsiderinte sub la lumo de la diaj ordonoj. [7]
Esploristoj rimarkas ke, spite de la politikaj ŝanĝoj, la formo de la religio konservis preskaŭ la saman formon.[8].

La malapero de Asirio[redakti | redakti fonton]

La falo de asiria imperio en 612-609 a.K., poste de tiu babilona en 539 a.K. iĝas la fino de la lastaj periodoj de la mezepotamia kulturo, kiu perdas sian sendependon ĉar dominata de popoloj alfalintaj el ekstero (sen, tamen, ke la la religia sistemo estos limigita aŭ persekutita): dekomence la Persoj (539-331 a.K.), poste greka (Seleŭkia imperio de ĉirkaŭ 311 ĝis 141 a.K) kaj fine la Partoj (ĉirkaŭ 141 a.K. ĝis 221 p.K.).
Se la influo de la persa religio, parenciĝanta al mazdeismo, neniel influis en Mezopotamio, male tiu greka profunde influis en medio kiu estis forgesanta ĉion akadan kaj sumeran lingvaĵojn… kaj disvastiĝis la kultoj de grekoj kaj arameoj kaj poste la monoteismoj juda, kristana kaj mazdea. [9]. Tamen la babilonaj pastroj (la «Ĥaldeoj» de la antikvaj grekoj) daŭrigis infui per sia intelekta astrologioa/astronomio, kies spuroj penetris eĉ en la Evangelion de Mateo (La apizodo aŭ midraŝo de Magoj vizitantaj Jesuon ĵus naskitan).

La religiaj kredoj[redakti | redakti fonton]

La dioj[redakti | redakti fonton]

Basreliefo de la «Tabuleto de Ŝamaŝ», prezentanta la dion Ŝamaŝ, sidanta sur sia trono antaŭ sia simbolo de la suna disko, kun maldeksttre la babilonia reĝo Nabû-apla-iddina prezentita de pastro kaj de protektanta diaĵo. Brita muzeo.

Laŭ le kredoj de la antikvaj mezopotamianoj, la mondo estas regata de naturaj superaj estuloj, la dioj grandaj, ĉiopovaj, gloraj, perfektaj, tre saĝaj kaj inteligentaj… Ili posedas kiel atributon specon de «dian splendon», melammu(m), kiu montras ilian superecon. La dioj vivas poreterne sed ili ne estas senmortemaj ĉar ili povas esti mortigitaj. Tiuj dioj administras la mondon kiun ili kreis siaavantaĝe. [10]

Emajlitaj brikoj de la Iŝtar-pordo en Babilono prezentanta leonon, beston simbolo en la Mezoriento de la diino Iŝtar, Pergamo-muzeo.

La mezopotamianoj kultas multajn diojn sed neniam ilia teologoj ilin organizas sub unika panteono. Iuj el tiuj estis ligitaj al la naturaj elementoj; suno, luno (Sin), specifaj montaj kaj floroj, Ankaŭ la homaj aktivecoj havis siajn diajn protektantojn.

La mondo[redakti | redakti fonton]

«Karto de la mondo» Babilonio, 7-a jarcento a.K.

La mitologiaj mezopotamiaj tekstoj montras diversajn tradiciojn rilate al la kreo de la mondo. Ripetiĝanta temo rakontas ke tio fariĝis per disigo de la Ĉielo el la Tero kiuj dekomence estis unugitaj, laŭ la aventuro de la heroo Gilgameŝ kaj la mito de la Atrahasiso; laŭ aliaj rakontoj Ĉielo kaj Tero estis jam disigitaj.
La 'eposo de la kreado atribuas la kreadon al la dio Marduk. Tiu dio tion faras post esti venkinta la diinon Tiamat, nome la patrino de ĉiuj gedioj, kaj per ties mortigita korpo kreas la diversajn kosmologiajn elementojn. [11]

La homa estulo kaj ties motivo por ekzisti[redakti | redakti fonton]

La mitoj pritraktantaj la kreon de la homa estulo (antropologio) estas iom homogenaj: li estas kreita de la dioj, ofte per argilo kaj sango de oferita dio. La argilo estas la materio per kiu en Mezopotamio oni konstruis domojn kaj aliajn komunuzajn objektojn. Iu krea rolo de la homa estulo estas fojfoje atribuataj al apartaj dioj kiuj partoprenis en la batalo kaj mortigo de la diino Tiamat.[12] Se oni komparas tiun kreon kun tiu sama de la Biblio, oni konstatas ke ankaŭ tie estas uzata la argilo: Elohim kreas la homon laŭ sia bildo mem sen la bezono je la horora dia sango (Genezo 1).
Tiuj mitaj dioj volas sin certigi ke tiuj homaj estuloj ne povu esti senmortemaj: la mortemo estas la esenca diferenco inter la dioj kaj la homoj.

Spacoj kaj temploj de la kulto[redakti | redakti fonton]

Temploj, rezidejoj de la dioj[redakti | redakti fonton]

Vota reliefo de reĝo Ur-Nanshe de Lagaŝ, memoriganta la rekonstruon de la templo de la dio Ningirsu, epoke de la arkaikaj dinastioj.

Ekde la pratempoj la tridividita areo de la templo estis la centro de la publika kulto en la mezopotomia socio. Ĝi estis konsiderita la tera rezidejo de la diaĵo, lia "hejmo": ĝuste tiu samsenca vorto estis uzita ĉe Sumeroj kaj Akadoj. Tiuj temploj estis ofte organizitaj ĉirkaŭ centra korto, kaj [[kun antaŭa vestiblo) la 'sancta sanctorum' (Sanktaĵo de Sanktaĵoj), la 'ĉelo', kie elstaris la statuo de la precipa dio [13], foje ĉirkaŭata de tiuj de la dioj paredroj. Ĉirkaŭ la korto ofte oni kreis strukturojn por la loĝado de la servistaro de la templo.
Ne nur en la templo okazis kulto al la dioj: en la urbaj spacoj povis estiĝi etaj establoj kun ekstere la statuo de dio kvazaŭ kapeloj; plue arkeologoj trovis spurojn de hejmaj kapeloj. Templetoj foje leviĝis ĉe akvfontoj kaj riveroj: ĉi-kaze la akvofluo utilis por la dia juĝo: ulo suspektita pri grava krimo devis submetiĝi al la juĝo de la dio-rivero. Certe opresata per pezaĵo, li estis mergita en la akvon: se li eliris viva signifas ke la dio volis lin proklami senkulpa, se male li ne surfaciĝis signifis ke la dio lin deklaras kulpa. [14].

La kultaj kalendaroj[redakti | redakti fonton]

La pramezopotamiaj kalendaroj estis lunaj-sunaj – unu jaro suna kun 12 monatoj lunaj, komponitaj per 29 aŭ 30 sunaj tagoj kun laŭregule intermetitaj monatoj por ne perdi la kontakton kun la veraj sezonoj. Ĉi-kaze ankaŭ la kultaj festoj sekvis la variadon, aparte pro la ligo inter la dioj kaj la maturiĝo de la kamparaj fruktoj.
Ankaŭ por la mezopotamianoj viglis la distingo, kiel en aliaj antikvaj civilizoj, inter periodoj favovaj kaj periodoj malfavoraj por certaj aktivecoj, el kies observo dependis la prospero aŭ malprospero.

La Aktoroj de la kulto[redakti | redakti fonton]

La rolo de la suverenoj[redakti | redakti fonton]

Tabuleto rememoriganta la fondon de la templo de Nanaya, konstruita fine de la 19-a jarcento (Luvro).

La rilatoj inter la reĝo kaj la religiaj institucioj, kiuj estis taksataj kiel propraĵoj de la dioj, esfis protektaj kaj financaj, en ili celebrante la gravajn okazaĵojn de la regno. Al la reĝo ekskluzive apartenis la rajto kaj la tasko ĝisfunde esplori kaj interpreti la diajn mesaĝojn. La templo, siavice, ne nur estis konsiderita la rezidejo de la diaĵo, sed ankaŭ la vivejo de la pastraro kaj de ties familio kun la rajto disponi pri la propraĵoj de la templo.[15] En tiu kuntekso certe matriiĝis la konvinko ke la homoj estas la servistoj de la dioj.

La klerikaro[redakti | redakti fonton]

La ŝarĝitoj por la kulto dividiĝis en du klasoj: tiu administra ofte dungita al kiu estis konfidita la admninitrado de la trezoroj de la templo, kaj tiu dediĉita al la religiaj ceremonioj kaj la kontaktoj kun la dioj: al tiu kategorio, okupiĝanta pri la oferoj kaj oficialaj preĝoj, apartenis herede tiu funkcio, kiu foje asociiĝis al la konservado kaj reproduktago de la sanktaĵoj. [16]. La salajro por ĉiuj ŝarĝitoj plejofte estis devenigitaj el la kampaj posedaĵoj de la templo kaj ankaŭ el la oferoj al la dioj de la templo aŭ ankaŭ el la praktiko de la aŭgurarto kaj ekzorcismo.

La popolo[redakti | redakti fonton]

La fontoj pri la mezopotamiaj religioj dokumetas precipe la oficialan religion, al kiu la popolo ne havis rektan kaj kontentigan aliron; nur okaze de oferoj ĝi povis kontakti la klerularon kaj “tuŝi” apartajn sanktaĵojn. El tio naskiĝis la oportuno de la peronaj religioj kun familiaj agoj kaj kun hejmaj dioj: manpleno de skribitaj dokumentoj kaj nombraj objektoj elfositaj en privataj rezidejoj, kies interpreto ne ĉiam facilas, amuletoj, tabuletoj kun bildoj de diaĵoj, enterigitaj subpavime lasas kompreni pri familiaj ritoj: eble ĉiu persono kultis sian dion kaj kune en familio la familian dion. De tiuj dokumentoj oni komprenas ke la precipaj ritoj koncernis la defendon de la demonoj pere de ekzorcismoj perhelpe de aŭgurarto. [17]

La kultaj agoj[redakti | redakti fonton]

Vota statueto prezentanta homon preĝnatan. Tell Asmar. Périodo de arkaikaj dinastioj de 2750-2600 a.K.

La ĉiutaga servo al la dioj[redakti | redakti fonton]

Donacantoj de oferoj destinitaj al la diino Iŝtar, detalo de la granda alabastra vazo de Uruk, ĉirkaŭ 3000 a.K., Pergamo-muzeo.

La ĉeesto de la dioj sur la Tero materialiĝis per antropomorfaj statuoj lokigitaj en la ĉelo de iliaj templo. [18]La plej elstaraj dioj havis statuojn ligne skulptitajn, aŭ en valoraj metaloj aŭ kun altvaloaj ŝtonoj. Post la kreado de la statuo, la rito de la «lavado de la buŝo» (mīs pī) aŭ de la «malfermo de la buŝo» (pīt pī) certigis pri la ĉeesto de la dio en la objekto. Post tio komenciĝis la kulto al la statuo-dio, al ĝi oni adresis la oferojn: ili estis vestitaj, ornamitaj, dorlote konservitaj (el tio la tasko de la “purigaj” pastroj).
Necesis ĉxiutage zorgi pri la dio per oferdonacoj kaj oferadoj: iuj estis etate “nutritaj” kvarfoje tage; foje temis pri veraj festenoj, reĝindaj. Al ĉiuj nutraj manĝoj partoprenis ankaŭ la pastroj sin nutrantaj per ili. Kelkloke la Biblio ironiis pri tiuj materiaj dioj ŝajnigitaj manĝantaj.

Religiaj festoj kaj procesioj[redakti | redakti fonton]

Cilindrosigelo de la «damo» (NIN) Puabi de Ur, kun ĝia stampo prezentanta kultan bankedon, ĉirkaŭ 2500 a.K. Brita Muzeo.

Facilas imagi ke tiuj religioj postulis feston kal procesiojn; esploristoj diskutas ĉu dum tiuj religiaj agoj oni ludis la mitajn enterprenojn de la dioj celebrataj. Dum tiuj ceremonioj oni ripetadis ĉiujn ritojn de la ĉiutaga zorgo pri la dio.

Himnoj kaj preĝoj al dio[redakti | redakti fonton]

La «adoranto de Larsa», statueto prezentanta homon preĝantan kun la mano levita kaj oferantan al la dio Amurru, 17-a jarcento. Luvro.

La fontoj rvelas ke la himnoj kaj preĝoj estis diversenhavaj same kiel diversaj kaj malsamaj estìs la spiritaj kaj vivaj spertoj de la devotuloj. Ĉiukaze tiuj kultaj agoj estis akompanataj, ofte de la sono de diversaj muzikiloj (arpo, flutoj, tamburoj). La deklaritaj, aŭ supozigitaj celoj estas altiri la simpation de la dioj aŭ sin pacigi kun la preteratentita dio. Preskaŭ ĉiuj tiuj preĝoj estis akompanataj de aŭgurartaj kaj ekzorcismaj ritoj kaj precipe de purigaj ritoj. [19]. La preĝoj devis esti ripetataj por plifortigi ilian efikon. Ĉio tio eniras la kadron de la rilatoj de la homoj kun la dioj: se la unuaj estas je la servo de la duaj, tiuj ĉi devas esti pretaj helpi la unuajn! [20].

Aŭgurarto[redakti | redakti fonton]

Modeloj de hepatoj por la praktiko de la aŭgurarto, 19-a/18-a jarcentoj, Mari, luvro.

La komunikado kun la dioj estis centra problemo por la antikvaj mezopamianoj ĉar ili devis scii kiel kontentigi siajn kreintojn kaj majstrojn. La homa estularo povis penetri tiun dian volon nur pere de aŭgurarto.[21] La dioj, laŭ komuna sentemo, sendas mesaĝojn kiuj postulas la kompetenton de profenionistoj kaj spertuloj: el kio klaso de profesiuloj.
Tiu aŭgurtato prefere rondiris ĉirkaŭ astrologio kaj magio.

ekzorcismoj[redakti | redakti fonton]

Sceno de sanigo de paciento dum ekzorcismo, detalo de la «plato de Lamassu», Asirio de la 8-a jarcento a.K., Luvro.

La ekzorcaj ritoj celis forturni la suferon afliktantan aŭ minacantan. La ekzorcismo estis direktita de specialisto, la mašmašu(m)āšipu(m), foje aststata de aliaj personoj aŭ medicinistoj kapablaj identigi la fonton de la fizika malordo. La tekstoj de la ritoj estis fiksitaj sur tabuletoj kiujn arkeologoj elfosis grandkvante. Ili distingiĝas en ritoj:

  • maqlû, «kremacio», ofero de viktimo por bremsi la missorĉan agadon;
  • šurpu, «bruligo», kiam la malsanaĵo komencas tuŝi;
  • namburbû, «por liberigi el ĉiu minaco».

La morto kaj transtombo[redakti | redakti fonton]

La morto estis konsiderita destino volita de la dioj, kontraŭ kiu nenio efikas. La eposo de Gilgameŝ senrezultigas la esperon atingi la senmortecon; kaj mortinta, la homo fantomiĝas pro la korupto. La mortintoj spontane direktiĝas al la Hadeso fantazie lokigita subtere. Oni ne scias kiel ĝin atingi, sed ŝajnas ke la entombigo faciligas la aliron al la transtombo. De mitologiaj tekstoj ni informiĝas ke Hadeso havas pordon ekstremloke de nordo, atingebla post marŝado tra longa arida stepo, poste tra la rivero Hubur per barko gvidita de rigida kondukisto. La subtera mondo estis dfinita per diversaj vortoj, kaj regata de inferaj dioj, kiel la dio Ŝamaŝ, la suna dio kiu estis supozigita trairi la Teron dumnokte por esti preta lumigi la Teron la postan tagon. [22]
Troviĝas, tamen, tekstoj kiuj aludas la postmortan juĝon pri la agoj plenumitaj dumvive sur la tero. Kiuj, male, mortis per “fia morto” ne rajtas eniri en Hadeson: ili daŭre fantome vagados surtere.

Ritoj ligitaj al la morto[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la familiano mortinta, la familio, en la antikva Mezipotamio, devis zorgi pri la ritoj de entombigo: lavi la korpon, perolee ĝin unkti, parfumi, kaj revestigi kaj enterigi kune kun liaj personaj amataj objektoj en eksterurbaj enterigejoj aŭ sub sia domo [23]. Oni honoris la entombigiton per himnoj kaj ofertoj en determinitaj datoj por ke lia memoro ne estu forgesita kaj precipe por eviti ke la forpasinto sin venĝu per punaj reagoj. Tiuj taskoj devigis precipe plej aĝulojn inter la descendantoj.[24]

Disvastigo de religia mezopotamia kulturo ekstere de Mezopotamio[redakti | redakti fonton]

La influon de la mezopotamia kulturo, do mitologio kaj religio, spertuloj trovas en la tuta Antikva Proksima Oriento kaj eĉ en foraj kulturoj, kvankam adaptitan al iliaj propraj apartaĵoj. Tio okazas ĉe la rakonto pri biblia tutmonda diluvo klare inspiriĝinta al la Eposo pri Gilgameŝ, kaj laŭ iuj ankaŭ ĉe pasaĵoj de Heziodo kaj Homero.[25]. Rilate la Biblion oni trovas multajn mezopotamiajn ĉerpaĵojn kvankam adaptitajn al rigida Monoteismo reprezentita de la Dio Javeo; sed iuj emas malpliigi tiun influon.[26] Oni trovas tiun influon precipe rilate la aŭgurarton kaj magion kiuj poste estos profitataj de la pensfluoj de gnostikaj kristanaj komunumoj.

Gedioj, demonoj, herooj kaj aliaj mitologiaj uloj[redakti | redakti fonton]

Multaj mezopotamiaj dioj estis adoritaj per sumera nomo, kaj aparte per ŝemida nomo (ekz., akadia, babilona, aŭ asiria) en malsamaj tempoj aŭ en malsamaj lokoj. Kiam ambaŭ specoj de nomoj ekzistas kaj estas konataj, ili ambaŭ estas skribitaj malsupre kun oblikvo inter ili, ekzemple, "Inanna/Ishtar" aŭ "Utu/Ŝamaŝ".

  • Abgal / Apkallu: Duondioj, duone homo kaj duone fiŝo aŭ birdo
  • Abzu / Apsu: reganto de la gedioj kaj subteraj oceanoj
  • Adapa: saĝa reganto, kiu malakceptis la senmortecon
  • An / Anu: dio de la plej alta ĉielo
  • Anat: ugarita diino de la fekundeco kaj la milito
  • Anŝar: patro de la ĉielo
  • Antu: diino kreanto
  • Assur: nacia dio de la asirianoj
  • Baal: ĉefdio de la ĥaldeo-asirianoj. (Baal ankaŭ estas titolo, do aliajn kunhavas ĉi tiun terminon.)
  • Damkina: diino de la patrino tero
  • Dumuzid / Tamuz: dio de la vegetaĵaro
  • Enki / Ea: dio de la saĝeco
  • Emeŝ: dio de la vegetaĵaro
  • Enbilulu: dio prizorganta la riverojn Eŭfrato kaj Tigriso
  • Endursaga: protekta dio, gardisto, anoncisto (sumera)
  • Enkimdu: dio de la riveroj kaj akvokanaloj
  • Enmeŝara: dio de la submondo
  • Enlil: dio de la klimato kaj la ŝtormoj
  • Enten: dio de agrikulturo
  • Ereŝkigal: diino de la submondo
  • Erra: dio de la milito, perturboj kaj ribeliĝoj
  • Gilgameŝ: heroo de la granda epopeo de Gilgameŝ posta al la diluvo
  • Geŝtu-E: malpli granda dio de la inteligenteco. Ankaŭ nomata Ilawela.
  • Gugalanna: konsortulino de Ereŝkigal
  • Gula: diino de la saniĝo
  • Huvava,Humbaba: gardanto de la arbaro de cedroj
  • Inanna / Ishtar: diino de la amo kaj la milito, protektanto de Uruk
  • Isimud: dio mesaĝisto
  • Iŝkur / Hadad: dio de ŝtormoj kaj la pluvoj
  • Kabta: dio respondeca pri la fosiloj, ŝoveliloj kaj brikmuldiloj
  • Kingu: dio, filo de Abzu kaj Tiamat
  • Kiŝar: diino, kiu reprezentas la teron
  • Kiŝunu / Nergal: dio de la submondo
  • Laharo: vira aŭ ina dio de la brutaro
  • Lamassu: protekta diaĵo
  • Marduk: nacia dio de la babilonanoj
  • Mummu: filo de Abzu kaj Tiamat
  • Muŝdamma: dio taskigita pri la konstruaĵoj kaj la domoj
  • Mušḫuššu: mitologia besto
  • Nabu: dio pri la skrib-arto
  • Namtar: dio servanto ĉe la submondo
  • Nanna / Sin: dio de la luno
  • Nanŝe: diino de la justeco
  • Nidaba,Nisaba: diino de la fekundeco kaj la skribo
  • Ninazu: dio sekundara de la submondo
  • Ningal: diino, sinjorino aŭ patrino de Ur
  • Ningikuga: diino asociita kun kanoj
  • Ningiŝzida: dio de la bona arbo
  • Ninhursag,Ninmah,Dingirmah: diino, sinjorino de tero
  • Ninkasi: diino de la ellaborado de biero kaj bierofarado
  • Ninkurra: malpli granda patrino diino
  • Ninlil: diino, matriarko de la panteono
  • Ninŝar: diino de la preparado de viando (Atentu: Estas alia diino kun tre simila nomo.)
  • Ninsikil: vira aŭ ina dio patronino de la mistika paradizo Dilmun (Atentu: Estas alia diino kun tre simila nomo.)
  • Ninsun: diino de la gebovoj
  • Ninŝubur: diino aŭ dio mesaĝisto
  • Nintu: patrina diaĵo
  • Ninurta,Ningirsu: milita dio de Nippur
  • Nunbarsegunu: malpli granda patrina dio de hordeo
  • Nusku: dio de la fajro kaj lumo
  • Pazuzu: demono kiu forrabas bebojn
  • Taŝmetu: konsorta diino de Nabu
  • Tiamat: praa mardiino (kaj pli lastatempe, drako)
  • Tiŝpak: dio de la urbo Eŝnunna
  • Udug / Utukki: demonoj de la submondo
  • Uras: ktona dio
  • Utu / Ŝamaŝ: dio de la suno kaj la justeco
  • Uttu: diino de la teksaĵoj kaj la vestoj
  • Zarpanitu: diino de la naskiĝo
  • Ziusudra / Atraĥasis,Utnapiŝtim: Ĉefrolulo de la epopeo de Gailgameŝ (diluva rakonto)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. M. G. Masetti-Rouault, «Du bon usage de la mythologie mésopotamienne », dans X. Faivre, B. Lion et C. Michel (dir.), Et il y eut un esprit dans l'Homme, Jean Bottéro et la Mésopotamie, Paris, 2009.
  2. {angle F. A. M. Wiggerman, «Theology, Priests and Worship in Ancient Mesopotamia
  3. J. N. Postgate, Early Mesopotamia, Society and Economy at the Dawn of History, Londres et New York, 1992; B. Lafont «Sumer II. La société sumérienne, 1. Institutions, économie et société», dans Supplément au Dictionnaire de la Bible
  4. angle W. Sallaberger et A. Westenholz, Mesopotamien, Akkade-Zeit und Ur III-Zeit, Fribourg, 1999
  5. A. Spycket, Les statues de culte dans les textes mésopotamiens des origines à la dinastie de Babylone, Paris, 1968.
  6. Ĉu tiu mito inspiris la legendon de la Babela Turo de la Genezo?
  7. Sanspeca paralela prisaĝa literatuto naskiĝis inter la hebrea popolo.
  8. F. M. Fales, L'impero assiro, storia e amministrazione (IX-VII secolo A.C.), Romo, 2001,83.
  9. E. Martínez Borolio, « Aperçu de la religion des Araméens », dans G. del Olmo Lete (dir.), Mythologie et religion des sémites occidentaŭ. Volume 2, Émar, Ougarit, Israël, Phénicie, Aram, Arabie, Louvain, 2008, paĝo
  10. La dio Biblio, Elhoim, kreis pro amo sian kreitaron. Oni kontrolu la biblian Genezon de la unuaj ĉapitroj.
  11. La diversaj rakontoj pri kredo en “Bottéro, 1998, p. 169-185. Ĉiuj tiuj rakontoj startas ĉiam el io jam ekzista: tia estas la distingo kompare kun la Biblion, laŭ kiu Dio Elohim kreas el nenio.
  12. Bottéro, 1998, 198-208.
  13. Ankaŭ en la hebrea templo estis spaco rezervita nur al la ĉelo de la Dio, al kiu povis aliri nur ĉefsacerdoo.
  14. Black et Green, 1998, p. 155-156, S. Lafont, «Ordalie».
  15. angle J. F. Robertson, «The Social and Economic Organization of Ancient Mesopotamian Temples.
  16. angle K. Watanabe , Priests and Officials in the Ancient Near East, Heidelberg, 1999.
  17. angle M. Stol, «Private Life in Ancient Mesopotamia», en CANE, Sasson,1995, p. 488-490.
  18. L. Battini et F. Joannès, «Statue de culte», 2001, p. 787-789
  19. P. Villard, Lamentateurs.
  20. angle A. Lönhert, Manipulating the Gods: Lamenting in Context.
  21. angle F. Rochberg, «Observing and Discribing the World Throught Divination and Astronomy».
  22. angle J. A. Scurlock, «Death and Afterlife in Ancient Mesopotamian Thought»,
  23. C. Castel et F. Joannès, «Sépultures et rites funéraires».
  24. I. L. Finkel, «Necromancy in Ancient Mesopotamia», enArchiv für Orientforschung 29-30, 1983-1984, p.|1-17.
  25. angle M. L. West, « Ancient Near Eastern Myths in Classical Greek Religious Thought », en {{harvsp|id=CANE|Sasson, 1995, p=33-42.
  26. The Context of Scripture', Leyde et Boston, 2003.