Religioj en Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brazilo estas religie diversa lando kun iom libera kredo-(re)elekto kaj tendenco al toleremo. La loĝantaro de Brazilo estas plejparte kristana (89%). La plej disvastigita kristana kredo estas romkatolikismo, heredaĵo el la portugala koloniado (romkatolikismo estis la oficiala religio de la ŝtato ĝis la Brazila Konstitucio de 1891). Gravan rolon en Brazilo havas ankaŭ spiritismo.