Saltu al enhavo

Religulous

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Religulous
filmo
Originala titolo Religulous
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2008, 2 apr. 2009
Ĝenro dokumenta filmo
Reĝisoro(j) Larry Charles
Produktisto(j) Bill Maher
Scenaro Bill Maher
Filmita en Kalifornio  Nov-Ĵerzejo  Florido  Norda Karolino
Rolantoj Bill Maher  Kirk Cameron  George Coyne  Reginald Foster  George W. Bush  John McCain  John Travolta  Mark Pryor  Jeffrey Hunter  Johnny Carson  Larry Charles  Tom Cruise  Theo van Gogh  Charlton Heston  Kim Hunter  Michael Jackson  Larry King  Marilyn Manson  Elvis Presley  George C. Scott  Gene Simmons  Britney Spears  Max von Sydow  Kanye West
Produktinta firmao Thousand Words
IMDb
vdr

Religulous [rɨˈlɪgjʊləs] (anglalingva vortokunfando de religio kaj ridinda) estas usona satira dokumenta filmo el 2008. La scenaron verkis politika satiristo kaj agnostikulo Bill Maher, kiu ankaŭ estas la fokuso de la filmo. Ĝin reĝisoris Larry Charles. La filmo similas laŭ stilo al la filmo Borat de la sama reĝisoro, sed male al Borat, Religulous ne estas pseŭdodokumentario. Ĝia enhavo temas pri religiaj komunumoj kaj kredo. La fokuso estas precipe, sed ne ekskluzive, sur radikalaj kredantoj.

La dokumentario ekzamenas kaj defias religio kaj religia kredo.[1]

Resuma intrigo

[redakti | redakti fonton]

La verkisto kaj prezentisto Bill Mahr vojaĝas al Usono, Vatikano, Nederlando, Londono kaj Jerusalemo, renkontiĝante kun reprezentantoj de diversaj religioj, sciencistoj kaj ekskredantoj. Inter la intervjuitoj de Mahr estas la sciencisto Francis Collins, la Demokrata Senatano Mark Pryor, la kreismano Ken Hem, la Vatikana astronomo George Coyne, la nederlanda politikisto Geert Wilders, Neturei Karta, la Franciskana Ordeno kaj la patrino de Mahr mem. La diskutitaj religioj inkluzivas kristanismon, islamon, judismon, scientologion kaj mormonismon. Mahr finas la filmon pledante por "humila dubo". [2][3] [4][5]

Maher ankaŭ vizitas la Muzeo de Kreismo kaj la amuzparko Holy Land Experience.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Jesuo Tendaro
  • Marjoe
  • Religia satiro
  • Kumaré

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. King, Larry, "Bill Maher Discusses Religulous on Larry King", Larry King Live, CNN, 2008-08-20.
  2. Schaefer, Stephen, "Bill Maher takes politically incorrect look at faith in 'Religulous'", the edge, Boston Herald, 2008-09-29.
  3. Powers, Thom, "Religulous: A Conversation with Bill Maher and Larry Charles", Toronto International Film Festival Group.
  4. Moore, Roger, "Movie review: 'Religulous' -- 4 out of 5 stars", The Orlando Sentinel, 2009-10-01.
  5. Slotek, Jim, "Anti-religion film not risky enough", CANOE - JAM! Movies, Canoe, 2008-10-03.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]