Reludversio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reludversio (angle cover, coversong) en moderna muziko estas adaptaĵo de ekzistanta kanto de malsama artisto ol la originala komponisto / prezentisto. Diversaj motivoj povas ludi rolon en tia reinterpretado. Kunprofiti kun la sukceso de la originalo estas unu el la malpli noblaj. Versio en malsama stilo de muziko (ekzemple, regea versio de balado) ne nepre estas nur odo al la aŭtoro, sed foje ankaŭ parodio aŭ eĉ rekte kritikado. Reludversio povas esti traduko aŭ kanto kun tute malsama teksto uzante saman melodion.

Pri la termino[redakti | redakti fonton]

La nova versio de kanto (provizore) kovrus la originalan, tial en la angla oni nomas tion cover. La pli-malpli litera traduko kovraĵo tamen en Esperanto estas nur malofte uzata. Laŭ sondado en la grupo Lingva konsultejo de Facebook[1], preferataj estas la vortoj reludversio, propra versio kaj adaptaĵo.

Noto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cover (muziek) en la nederlanda Vikipedio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj reludversioj en Esperanto: