Remado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Remado

Remado estas antaŭenigo de la boato per fiksitaj remiloj. La remado aludas ankaŭ la alternan remiluzon (tiam la remisto prenas dumane la remilon, vidu foton) aŭ plej ofte kiam la remisto prenas po unu remilon.

En la sporto konkursas la t.n. unuremil- kaj skull- (par-remilaj) boatoj. La unuremilboatoj povas esti du, kvar- aŭ okremistaj; la skull-boatoj povas esti unuremistaj (skifoj), duremistaj (duobloj) kaj kvarremistoj (kvadrupletoj). La konkurso okazas sur riveroj aŭ lagoj.

La remiloj estas produktitaj el ligno aŭ dura plastika tubo, kun prenilo kaj ŝovelparto ĉe la finoj. Oni uzas la remilojn moveble fiksitajn al la boato per forkoj aŭ ringoj, katenoj.

Unuremiloj (oar) longas 3,6–3,9 m, la skull-remiloj 2,9 m. La konkursaj boatoj longas de 7,6 (dupersonaj) ĝis 18 m (okpersonaj).

Historio de la remado

La remado servis komence la trafikon kaj transporton kaj oni uzis sklavojn por funkciigi la galerojn (remŝipoj) ĝis la 4-a jarcento en la antikva Egiptio, sur la Nilo kaj pli poste en la Roma Imperio. La remado ofte helpis la velŝipon ĉe la nordeŭropaj popoloj.

Dum la mezepoko (13-a jarcento) en Londono aperis jam asocioj de la pramistoj, kiuj liveris personojn per boatoj. En la 16-a jc. aperis jam vetoj pri remkonkursoj kaj ekde 1715 ĉiujare okazas la konkurso de la pramistoj nomata Doggett’s Coat and Badge.

La organizita konkurso inter la Universitatoj de Oxford kaj Cambridge ekis en la 1820-aj jaroj kaj pintiĝis en 1839, en al Henley-regatto, kiu okazas ekde 1851 kiel Reĝa Regatto Henley ĉiujare.

Oni fondis en 1892 Internacian Remistan Asocion (Fédération Internationale des Sociétés d’Aviron, FISA), la remado debutis en la olimpiko en 1900 por viroj, en 1976 por virinoj.

Oni konkursas sur vojo de 2000 m, la boatoj longas 8-10-13-18 m kaj pezas ĝis 109 kg, dum la remiloj longas 4 m kaj pezas 3,6 kg.

La remado okazas per antaŭa akvopreno per remilo, poste tirado en akvo malantaŭen, levo de remilo el akvo kaj antaŭenigo en aero.

Komence la konkursa remado okazis en fiksa sidloko, la movebla (rulebla) sidloko aperis en 1857 en Usono, en 1871 en Anglio.

Vidu ankaŭ