Remeteszőlős

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Remeteszőlős [remetesOlOŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Budakeszi. La loknomo signifas: ermito-vinberejo. Apude troviĝis ermitogrotoj.

Blazono de Remeteszőlős
Memorejo pri István Örkény

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Remeteszőlős situas sur malebenaĵo laŭ traira flankovojo Budapeŝto-Nagykovácsi, apud Budapeŝto. En la vilaĝo la budapeŝta aŭtobuso trafikas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn el la bronzepoko. En la 20-a jarcento oni konstruis feriajn dometojn. La arbara regiono iĝis ŝatata loko. Ĝis 2000 la loko apartenis al Nagykovácsi, poste la komunumo iĝis memstara vilaĝo.

En Remeteszőlős migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • multe da ekskursejoj kun kavoj apud Remeteszőlős
  • memorejo pri István Örkény (tio estas telefonniĉo)