Remigiusz Mielcarek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Remigiusz Mielcarek
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1957 (1957-04-28)
en Poznano
Morto 18-an de novembro 2012 (2012-11-18) (55-jaraĝa)
en Puszczykowo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato Adam Mickiewicz en Poznano
Okupo
Okupo esperantistoverkistobotanikisto
vdr

Remigiusz MIELCAREK (naskiĝis la 28-an de aprilo 1957 en Poznano, mortis la 18-an de novembro 2012) estis pola esperantisto, doktoro pri biologio[1], botanikisto, esploranto de la tropika flaŭro, verkisto kaj vojaĝisto, poligloto, profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino kaj lekciisto de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz.[2]

Ekde oktobro 2005 li estis ankaŭ lekciisto, kaj ekde julio 2008 rektoro de Wyższa Szkoła Zawodowa "Kadry dla Europy" (Supera Fak-Lernejo "Laborantoj por Eŭropo") en Poznano. Julie 2009 Mielcarek rezignis pri la funkcio de rektoro. Ekde okobro 2009 li lekciis i.a. pri la temo "turismo en limregionoj de la mondo" ĉe la magistraj studoj en Wielkopolska Wyższa Szkoła Turystyki i Zarzadzania w Poznaniu (Grandpolia Supera Lernejo de Turismiko kaj Administrado en Poznano). Ekde majo 2010 li redaktis la sciencajn kajerojn "Studia Periegetica".

Remigiusz Mielcarek estas aŭtoro de 153 publikaĵoj en la lingvoj pola, franca, angla, hispana, latina kaj Esperanto. Li priskribis 18 antaŭe nekonatajn speciojn de floraj plantaĵoj kaj unu genron de Meza Afriko (Bampsia, kune kun profesoro Stanisław Lisowski). Omaĝe al li oni nomis laste malkovritan tropikan specion de akaro Hoplophtiracarus mielcareki.[3]

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eldonitaj de Wydawnictwo Sorus (Eldonejo Sorus) en Poznań[4]. Sciigoj en tiuj ĉi publikaĵoj estis kolektitaj surloke dum pluraj vojaĝoj kaj enhavas ekskluzive proprajn spertojn.

  • Indonezja we mgle (Indonezio en nebulo), raporto, Poznań 1994 (2-a eldono 2001), p. 184.
  • Singapur (Singapuro), gvidlibro verkita kun K.Gosławski, Poznań 1996 (2-a eldono 2000), p. 92.
  • Jerozolima (Jerusalemo),gvidlibro, Poznań 1997 (2-a eldono 2000), p. 112.
  • Bangkok (Bankoko), gvidlibro, Poznań 1997 (2-a eldono 2001), p. 104.
  • Poradnik obieżyświata (Gvidlibro de mondvagulo), Poznań 1998 (2-a eldono 1999, 3-a eldono 2000, 4-a eldono 2001 ), p. 116.
  • Szlaki dla obieżyświatów (Itineroj por mondvaguloj), Poznań 1998 (2-a eldono 1999, 3-a eldono 2001), p. 296.
  • Dżakarta (Ĝakarto), gvidlibro, Poznań 1998, p. 92.
  • Szlaki dla obieżyświatów II (Itineroj por mondvaguloj 2), Poznań 1999 (2-a eldono 2001), p. 380.
  • Listy afrykańskie (Afrikaj leteroj), raportoj, Poznań 2000, p. 88.
  • Kair (Kairo), gvidlibro, Poznań 2000, p. 104.
  • Kapsztad (Kaburbo), gvidlibro, Poznań 2000, p. 80.
  • San Marino (San-Marino), gvidlibro, Poznań 2001, p. 83.
  • Watykan (Vatikano), gvidlibro, Poznań 2002, p. 139.
  • Szlaki dla obieżyświatów III (Itineroj por mondvaguloj 3), Poznań 2002, p. 204.
  • Szlaki dla obieżyświatów IV (Itineroj por mondvaguloj 4), Poznań 2002, p. 236.
  • Mikrokraje Europy (Etaj landoj de Eŭropo), Poznań 2005 (2-a eldono 2006), p. 146.
  • Sztuka taniego podróżowania (Arto de malmultekosta vojaĝado), Poznań 2006, p. 198.
  • Monako (Monako), Poznań 2010, p. 74.

Plej gravaj ekspedicioj[redakti | redakti fonton]

Ĝis fino de 2011 li vizitis sume 287 landojn (suverenaj aŭ dependaj teritorioj) sur sep kontinentoj el la tuto de 306.

Referencoj[redakti | redakti fonton]