Saltu al enhavo

Remilitarigo de Rejnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okupaj zonoj en Rejnlando en 1923 : far Belgio (flava), far Britio (ruĝa), far Francio (blua), teritorio de Sarlando (verde).

La remilitarigo de Rejnlando, aŭ okupo de Rejnlando indikas la instalon de elementoj armitaj de la Wehrmacht la 7an de marto 1936 en la tiel nomata demilitariga Rejnlando ekde la subskribo de la traktato de Versailles en 1919.

Responde al la konfirmo far la franca Parlamento en la 27a de februaro 1936 de interkonsento por establi franc-sovetianan asistadon, Hitler reokupigis la demilitarigan regionon Rejnlando por starigi la suverenecon de la Nazia Germanio sur ties okcidenta limo kaj daŭre malobservi la dispoziciojn de la Traktato de Versailles. Tia ago sekvata de neniu franca reago kontraŭ nazia Germanio konstituis novan etapon en la programo de Hitler, por igi denove sian landon granda milita potenco.

Konsekvence denove Francio devis suferi la ĉeeston de germanaj armeoj ĉe sia orienta limo. Tio, kion la traktato de Versailles malpermesis.