Remparmuelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muelejo “Rijn & Lek” super la Leuterpoort en Wijk bij Duurstede (Nederlando)

Remparmuelejo estas muelejo kiu estas konstruita sur la remparoj de ĉirkaŭmurita urbo. Pro tio la muelejo povas libere “kapti” la venton. Ĝi estis ankaŭ atingebla de la urbanoj, kiam la urbopordegoj estis fermitaj.

La urbestraro havis regulan enspezon el la imposto pro la muelado.
Por preventi, ke la urbestraro perdu enspezojn, ĝi ordonis "mueldevigon". Oni tiel estis devigita mueligi sian grenon en la urbomuelejo.

La urbomuelejoj plejofte estis luitaj de la urbestraro, per aŭkcio, al la muelisto, kiu proponis la plej altan prezon. Tiu estis devigita enkasigi la imposton kaj transdoni ĝin al la urbestraro. Krom tio la muelisto havis "ŝovelrajton", t.e. rajto reteni parton de la faruno kiel salajro por la muelado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]